Prezidanto de Germanio

Frank-Walter Steinmeier
Federacia Prezidanto de Germanio
Komenco de oficeco 19-a de marto 2017
Kanceliero Angela Merkel
Antaŭulo Joachim Gauck
Biografiaj datoj
Naskiĝo 5-a de januaro 1956
Detmold
Nacieco  Germanio
Vidu ankaŭ biografian portalon
vdr
Kastelo Bellevue en Berlino, sidejo de la Federacia Prezidanto

La Federacia Prezidanto de Germanio estas la ŝtatestro de Germanio, sed li ne estras la registaron (tiun estras la kanceliero). Kvankam li ne havas grandan potencon, li reprezentas la landon kaj subskribas la leĝojn.

Vilao Hammerschmidt en Bonno

La prezidanto estas elektata por kvin jaroj de la Federacia Kunveno, komuna asembleo, kiu konsistas el la membroj de la Bundestag kaj el egala nombro de membroj elektitaj de la parlamentoj de la federaciaj landoj (Landtage). En 2004 estis elektita Horst Köhler, kiu abdikis la 31-an de majo 2010. Ĝis elektiĝo de nova prezidanto oficos komisare la prezidanto de la Federacia Konsilio.

Inter la jaroj 1949 kaj 1999 la prezidantoj de Germanio havis formalan sidejon en la klasikisma Kastelo Bellevue en (okcidenta) Berlino, sed la fakta sidejo estis la same klasikisma vilao Hammerschmidt en Bonno. Ekde 1999 la kastelo en Berlino estas la unua kaj la vilao en Bonno nur la dua sidejo.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de prezidantoj de Germanio.



© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search