Prezidanto de Usono

Prezidanto de Usono
President of the United States
flago
Joe Biden, la 46-a kaj nuna Prezidanto de Usono
balote elektita ofico • ŝtatestroĉefministroĉefkomandantoprezidantopolitikisto
Komenco 30-a de aprilo 1787 vd
Lando(j) Usono vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Sigelo de la Prezidanto de Usono
Joe Biden, la 46-a kaj nuna Prezidanto de Usono

La Prezidanto de Usono, ankaŭ Prezidanto, (angle President of the United States of America) estas la regnestro de Usono. La ofico de la Prezidanto establiĝis kiam la usonan konstitucion oni ratifis en la jaro 1788. La unua prezidanto, George Washington, fariĝis prezidanto en la jaro 1789. La nuna prezidanto de Usono estas Joe Biden, ekde la 20-a de januaro 2021.

Laŭ la usona konstitucio li estas ankaŭ la estro de la ekzekutiva alo de la usona registaro. La 2-a artikolo de la usona konstitucio establas, ke la Prezidanto estu la Ĉefa Komandanto (Commander-in-Chief) de la usona armeo. La Prezidanto posedas ankaŭ potencojn specife donatajn al la Prezidanto, inkluzive la potencojn:

  • leĝigi per lia subskribo proponleĝojn, kiujn kaj la Domo de Reprezentantoj kaj la Senato aprobis;
  • krei Kabineton de konsilistoj;
  • doni pardonojn; kaj
  • konsenti al traktatoj kaj elekti federalajn oficistojn, ambasadorojn, kaj federalajn juĝistojn (inkluzive la juĝistojn de la Supera Kortumo de Usono).

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search