Prezidentaj balotoj en Pollando 2015

La Prezidenta Palaco en Varsovio, la oficiala rezidejo de Prezidento de Pollando
Blazono de Respubliko Pollando
Standardo de Prezidento de Pollando

La sesaj prezidentaj baloj en Pollando post 1989 okazis la 10-an kaj la 24-an de majo 2015.

Inter la kandidatoj por Prezidento de Pollando (por la 5-jara oficperiodo) kelkaj havas esperantlingvan biografi-artikolon en la Esperanto-Vikipedio kaj unu el la kandidatoj estas esperantisto (temas pri Janusz Korwin-Mikke):

La plej edukitaj estas la jenaj kandidajoj:

  • prof. d-ro habil. Włodzimierz Julian Korab-Karpowicz
  • d-ro Andrzej Duda
  • d-ro Kornel Morawiecki
  • d-rino Magdalena Ogórek
  • doktoriĝ-kandidato, mag. Jacek Wilk

Finfine nur 11 kandidatoj el la 23 balot-komitatoj sukcesis kolekti pli ol 100 mil apog-subskriboj devigaj por starti la 10-an de majo 2015 en la Prezidentaj balotoj en Pollando 2015:

mag. Grzegorz Braun, d-ro Andrzej Duda, mag. Adam Jarubas, mag. Bronisław Komorowski, mag. Janusz Korwin-Mikke, Marian Kowalski, Paweł Kukiz, d-rino Magdalena Ogórek, mag. Janusz Palikot, mag. Paweł Tanajno, doktoriĝ-kandidato, mag. Jacek Wilk.

Jen la rezultoj de la 1-a etapo de la Prezidentaj balotoj en Pollando 2015 en la unuopaj distriktoj

Jen la rezultoj de la unua etapo de balotoj (Vidu la apudan mapon):

venkis d-ro Andrzej Duda - 34,77 %

2. mag. Bronisław Komorowski - 33,76 %

3. Paweł Kukiz - 20,80 %

4. mag. Janusz Korwin-Mikke - 3,26 %

5. d-rino Magdalena Ogórek - 2,38 %

6. mag. Adam Jarubas - 1,60 %

7. mag. Janusz Palikot - 1,42 %

Al la dua etapo de la balotoj kio okazis la 24-an de majo 2015 eniris la du unuaj, t.e.:

d-ro Andrzej Duda kaj mag. Bronisław Komorowski.

La 24-an de majo 2015 laŭ la opinisondado de la elirantoj for de la balot-urnoj d-ro Andrzej Duda kun 53 % venkis kun la ĝisnuna Prezidento Bronisław Komorowski kiu ricevis 47 % [1]

  1. Exit poll: Andrzej Duda venkis en prezidentaj balotoj. Alirita 24-a de majo 2015.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search