Primatoj

Ĉi tiu artikolo temas pri ordo de bestoj. Por eklezia titolo rigardu la paĝon Primaso.
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Primatoj
Troveblo de fosilioj: Plej malfrua Kretaceo - Nun

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Subklaso: Placentuloj Eutheria
Klado: Euarchontoglires
Superordo: Euarchonta
Ordo: Primatoj Primates
Linnaeus, 1758
Arealo de ne-homaj primatoj
Arealo de ne-homaj primatoj
Arealo de ne-homaj primatoj
Familioj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Papio anubis

Primatoj estas ordo de mamuloj. La termino devenas el latina vorto por "unua rango".[1][2] En taksonomio, primatoj inkludas prosimiulojn kaj simiulojn.[3] Primatoj aperis el prauloj kiuj vivis en arboj de tropikaj arbaroj; multaj primataj karakteroj reprezentas adaptaĵojn al la vivo en tiu defia tri-dimensia medio. La plimulto de primataj specioj restas almenaŭ parte arboloĝantoj.

Kun la escepto de homoj, kiuj loĝas en ĉiu kontinento, la plimulto de primatoj loĝas en tropikaj aŭ subtropikaj regionoj de Ameriko, Afriko kaj Azio.[4] Ili gamas laŭgrandece el Berta muslemuro, kiu pezas nur 30 g, al la Orienta gorilo de malaltaj teroj, kiu pezas ĉirkaŭ 200 kg. Baze sur fosilia pruvaro, la plej fruaj konataj veraj primatoj, reprezentataj de la genro Teilhardina, datas el antaŭ 55.8 milionoj da jaroj.[5] Frua proksima primata parenco konata el abundaj restoj estas de fina Paleoceno Plesiadapis, de antaŭ ĉirkaŭ 55–58 milionoj da jaroj.[6] Studoj per molekula horloĝo sugestas, ke primata branĉo povas esti eĉ pli antikva, origine en la mezo de la periodo de Kretaceo de antaŭ ĉirkaŭ 85 ma.[6]

La ordo Primatoj estis tradicie dividita en du ĉefaj grupoj: prosimiuloj kaj antropoidoj (simiuloj). Prosimiuloj havas karakterojn pli kiel tiuj de la plej fruaj primatoj, kaj inkludas la lemurojn de Madagaskaro, la lorisojn, kaj la tarsiedojn. Simiuloj inkludas simiojn, grandsimiojn kaj homojn. Pli ĵuse, taksonomiistoj preferis disigi primatojn en la subordo Strepsirinoj, aŭ malseknazaj primatoj, konsistaj el ne-tarsiedaj prosimiuloj, kaj la subordo Haplorinoj, aŭ seknazaj primatoj, konsistaj el tarsiedoj kaj simiuloj. Simiuloj estas dividataj en du grupoj: katarinoj (mallarĝ-nazaj) simioj kaj grandsimioj de Afriko kaj sudorienta Azio kaj platirinoj ("eben-nazaj") aŭ Amerikaj simioj de Suda kaj Centra Ameriko. Katarinoj konsistas el Cerkopitekedoj aŭ Malnovmondaj simioj (kiaj pavianoj kaj makakoj), gibonoj kaj Homedoj aŭ grandsimioj aŭ senvostaj simioj; Amerikaj simioj inkludas la kapuĉulojn, hurlulojn kaj sciur-simiojn. Homoj estas la ununuraj vivantaj katarinoj kiuj disvastiĝis sukcese for de Afriko, Suda Azio, kaj Orienta Azio, kvankam fosilia pruvaro montras ke multaj aliaj specioj estis iam ĉeestaj en Eŭropo. Novaj primataj specioj estas ankoraŭ malkovrotaj. Pli ol 25 specioj estis taksonomie priskribitaj en la jardeko de la 2000-aj jaroj kaj dekunu estis priskribitaj ekde la jardeko de la 2010-aj jaroj.

Konsiderita ĝeneralistaj mamuloj, primatoj elmontras larĝan gamon de karakterizaĵoj. Kelkaj primatoj (inkluzive de kelkaj homsimioj kaj pavianoj) estas ĉefe surteremaj prefere ol surarbemaj, sed ĉiuj specioj posedas adaptiĝojn por surgrimpado de arboj. Movadoteknikoj uzitaj inkludas salti de arbo ĝis arbo, piediradon sur du aŭ kvar membroj, maniradoj, kaj saltadon inter branĉoj de arboj (pendiro aŭ braksvingado). Primatoj estas karakterizitaj per grandaj cerboj relative al aliaj mamuloj, same kiel pliigita dependeco en stereoskopa vidkapablo prefere al flarsento, la domina sensa sistemo en la plej multaj mamuloj. Tiuj ecoj estas plievoluintaj en simioj kaj homsimioj kaj videble malpli en lorisoj kaj lemuroj. Trikolora vidkapablo formiĝis en kelkaj primatoj. La plej granda parto ankaŭ havas kontraŭstareblajn dikfingrojn kaj kelkaj havas prenipovajn vostojn. Multaj specioj estas sekse dimorfaj; diferencoj inkludas korpomason, kaningrandecon, kaj kolorigon. Primatoj havas pli malrapidajn rapidecojn de evoluo ol aliaj simile grandaj mamuloj kaj atingas maturecon poste, sed havas pli longajn vivotempojn. Depende de la specio, plenkreskuloj povas vivi en soleco, en parigitaj paroj, aŭ en grupoj de ĝis centoj da membroj.

Lemuroj loĝas nature nur en Madagaskaro.
  1. Primate, Merriam-Webster Online Dictionary, Merriam-Webster http://www.merriam-webster.com/dictionary/primate 2008-07-21
    El Malnovfranca lingvomoderna francaprimat, el substantiva uzado de la latina primat-, el primus ("unua rango")
  2. La angla singularo primate estis derivita tra reena formado el la modernlatina formo kiun Carl Linnaeus enkondukis en sia influa verko de 1758 nome 10a eldono de Systema Naturae ĉar li pensis, ke tiu estas la "plej alta" ordo de mamuloj.
  3. Goodman, M., Tagle, D. A., Fitch, D. H., Bailey, W., Czelusniak, J., Koop, B. F., Benson, P. & Slightom, J. L. (1990). “Primate evolution at the DNA level and a classification of hominoids”, Journal of Molecular Evolution 30 (3), p. 260–266. doi:10.1007/BF02099995. 
  4. en Encyclopædia Britannica, alirita la 23an de Aŭgusto 2022.
  5. O'Leary, M. A. (2013). “The placental mammal ancestor and the post–K-Pg radiation of placentals”, Science 339 (6120), p. 662–667. doi:10.1126/science.1229237. 
  6. 6,0 6,1 Helen J Chatterjee, Simon Y.W. Ho, Ian Barnes & Colin Groves (2009). “Estimating the phylogeny and divergence times of primates using a supermatrix approach”, BMC Evolutionary Biology 9, p. 259. doi:10.1186/1471-2148-9-259. 

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search