Profundo

Profundo estas eco de objekto, kiu priskribas ties distancon de iu difinita nivelo (nulo) malsupren. Kiel la nulo ofte estas nivelo de iu likvaĵo, grundo, marnivelo.

Profundo estas unudimensia grando, kiun oni priskribas per mezurunuoj de longo (metro).

Ankaŭ vertikalan grandecon de ena amplekso de ujo oni nomas profundo.

Figure "profundo" signifas la fundon, la kernon de afero aŭ ion egan, gravan.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search