Provincoj de Pollando

Mapo de la provincoj de Pollando

La Provincoj de Pollando (pole województwo, en Esperanto ankaŭ vojevodio) indikas areon kiu estas regata de estro nomata vojevodo. Nuntempe estas 16 provincoj de Pollando.

La vorto vojevodo devenas de la slava vorto voj-voda, kio signifas litere gvidanto de la armeo. Tiu titolo similas al la latindevena duko.

La malnova reĝlando Pollando havis vojevodiojn, sed ankaŭ la reĝoj de Moldavio kaj Valaĥio estis vojevodoj. La nomo Vojvodino de norda regiono en Serbio simple signifas vojevodio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search