Prunuso | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||||||||||||||||||
Ĉerizarbo (Prunus avium) | |||||||||||||||||||||
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
Prunuso[1] ( Prunus ) estas holarktisa [2] genro de fruktodonantaj arboj kaj plantoj. Ĝi enhavas la persikon, la prunon, la migdalon, la ĉerizon, kaj aliajn. Entute la genro ampleksas plurajn centojn da specioj. Prunusoj estas parto de la sama biologia familio kiel rozoj -- la familio "Rozacoj".
La frukto, kiun la prunuso donas, nomiĝas "drupo" kaj estas karna frukto kun malmola, iom granda kerno aŭ "ŝtono" ene. La floroj de prunuso emas esti blankaj aŭ rozkoloraj, kaj havas kvin petalojn kaj kvin sepalojn.
Multaj prunusaj specioj estas tre valorindaj ambaŭ pro sia suka frukto kaj pro sia abundo de floroj, kiujn multaj homoj uzas por ornami sian ĝardenon aŭ domon.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search