Psikozo

Psikozo laŭ PIV estas "mensa malsano ne kaŭzata, kiel la neŭrozo, de organa lezo aŭ difektiĝo".

Temas pri grupo de severaj psikaj malsanoj, kiuj rilatas al dumtempa drasta perdo de la percepto pri realeco. La vorto en la germana lingvo (Psychose) enkondukiĝis dum la jaro 1845 fare de la kuracisto Ernst von Feuchtersleben kaj poste tradukiĝis al aliaj lingvoj. Gvidaj simptomoj estas unuflanke iluziaj konceptoj pri la realo (ekzemple paranojo), kaj aliflanke iluzia percepto de la realo (unuavice vidaj, aŭdaj aŭ sentaj halucinaĵoj).

En la internacia klasifiko pri malsanoj ICD-10 de la Monda San-Organizo tuta grupo de diagnozoj, de la kodo F20 ĝis F29, estas antaŭvidita por diversaj subgrupoj de psikozoj, kvankam la simptomaro ĉiam estas nomata "psikoza(j) perturbo(j)", ne simple "psikozo" (la klasifiko, same kiel la dua, nur-usona klasifiko DSM, ĝenerale evitas la vorton "malsano", kaj preferas la pli diplomatian vorton "perturbo", kaj krome emas diplomatie vortumi la nomojn de malsanoj.). Plia kialo eviti la vorton "psikozo" estas la pridiskutata deveno de la termino el la psikoanalizo kaj la en tiu psikoterapia skolo neprecize difinita limo inter "psikozo" kaj "neŭrozo". Tamen ambaŭ tutmondaj klasifikoj nur tre malkonsekvence evitas la vorton, ĉar la termino "psikozaj perturboj" ĉiukaze klare referencas al la substantivo "psikozo".

La grandaj grupoj de la pzikoza perturbaro estas

  1. organikaj psikozoj (kaŭzataj de iuspeca veneniĝo, ekzemple fare de drogoj),
  2. skizofreniaj psikozoj (kies origino estas akre pridiskutata) kaj
  3. afekciaj psikozoj (ligitaj al aparte forta emocia malekvilibriĝo rilate al depresiomanio).

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search