Public Enemy


Public Enemy
Persona informo
TTT
Retejo http://publicenemy.com/
vdr

Public Enemy estas usona hiphopa grupo formita de Chuck D kaj Flavor Flav en Long Island, Novjorkio, en 1985.[1][2] La grupo famiĝis pro siaj politikaj mesaĝoj inkludante aferojn kiel rasismo kaj amaskomunikiloj en Usono. Ilia debutalbumo, Yo! Bum Rush the Show, estis publikigita en 1987 kaj ricevis kritikajn laŭdojn, kaj ilia dua albumo, It Takes a Nation of Millions to Hold Us Back (1988), estis la unua hiphopa albumo kiel pinta sukceso en la listo de la gazeto The Village Voice nome Pazz & Jop.[3] Ankaŭ iliaj sekvaj tri albumoj, nome Fear of a Black Planet (1990), Apocalypse 91... The Enemy Strikes Black (1991) kaj Muse Sick-n-Hour Mess Age (1994), estis bone ricevitaj. La grupo ekde tiam estis publikiginta dek du pliajn studialbumojn, inklude la muzikon He Got Game por la samnoma sport-drama filmo de 1998 He Got Game kaj kunlaboran albumon kun la repisto Paris, nome Rebirth of a Nation (2006).

Public Enemy trairis multajn membroŝanĝojn laŭlonge de la jaroj, kaj Chuck D kaj Flavor Flav restis la nuraj konstantaj membroj. kunfondinto Professor Griff foriris en 1989 sed revenis en 1998, antaŭ denove foriri kelkajn jarojn poste. Ankaŭ DJ Lord aliĝis al Public Enemy en 1998 kiel anstataŭanto de la original DJ de la grupo nome Terminator X. En 2020, oni anoncis, ke Flavor Flav estis maldungita el la grupo.[2] Lia maldungigo estis poste malkaŝita kiel reklamaĵo poste nomita April Fools' Day.[4][5] Public Enemy, sen Flavor Flav, turneis kaj registris muzikon laŭ la nomo de Public Enemy Radio kiu konsistas el membraro komponita de Chuck D, Jahi, DJ Lord kaj S1W.

La unuaj kvar albumoj de Public Enemy dum la finaj 1980-aj jaroj kaj komencaj 1990-aj jaroj estis ĉiuj atestiligitaj ĉu per oro ĉu per plateno kaj estis laŭ la muzikkritikisto Robert Hilburn en 1998, "la plej bone laŭdita artaĵo iam fare de hiphopa artisto".[6] Kritikisto Stephen Thomas Erlewine nomis ilin "la plej influa kaj radikala bando siatempa".[7] Ili estis enkondukita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 2013.[8] Ili estis honoritaj per la Premio Grammy al la Vivodaŭra Atingo en la 62a ceremonio de la premioj Grammy.

  1. "Flavor of the month", TheGuardian.com. (angle)
  2. 2,0 2,1 "Public Enemy is 'moving forward without Flavor Flav' after Bernie Sanders rally dispute", USA Today. (angle)
  3. McCombs, Joseph (11a de Decembro, 2012). "Decking the Hall: The Rock and Roll Hall of Fame's New Members – Public Enemy". Time. New York. Alirita la 11an de Junio, 2013.
  4. "Public Enemy split with Flavor Flav was a hoax, group now says". Reuters. 1a de Aprilo, 2020.
  5. On April Fools' Day, Public Enemy reveals Flavor Flav's firing was a hoax (en-US) (1a de Aprilo, 2020). Alirita 9a de Julio, 2020.
  6. Hilburn, Robert, "Is Anyone Out There Really Listening?", 5a de Julio, 1998.
  7. Public Enemy - Biography & History. Alirita 4a de Marto, 2017.
  8. "Public Enemy, Rush, Heart, Donna Summer to be inducted into Rock and Roll Hall of Fame", EW.com. (angle)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search