Publika administrado estas la plibonigo de la publika regado kaj ankaŭ akademia fako kiu studas tiun plibonigon kaj preparas civilajn funkciulojn por labori en publikaj servoj.[1] Kiel "kampo de priserĉado per diversa rigardo" ties "fundamenta celo... estas plibonigi administradon kaj politikojn por ke tiu regado povu funkcii."[2] Kelkaj el la variaj difinoj kiuj estis proponitaj por la termino estas: "administrado de publikaj programoj";[3] la "traduko de politiko en la realo kiun civitanoj vidas ĉiutage";[4] kaj "la studo fari registaran decidon, la analizo de la politikoj mem, la variaj produktoj kiujn oni produktis, kaj la materialoj necesaj por produkti alternativajn politikojn."[5]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search