Rafaelo

Ĉi tiu artikolo temas pri la itala pentristo. Pri la arkianĝelo, vidu Sankta Rafaelo.
Rafaelo
Persona informo
Raffaello Sanzio
Naskonomo Raffaello Sanzio
Naskiĝo 6-an de aprilo 1483 (1483-04-06)
en Urbino, Duklando de Urbino
Morto 6-an de aprilo 1520 (1520-04-06) (37-jaraĝa)
en Romo,  Papa Ŝtato
Mortis per kora malsufiĉo vd
Tombo Panteono de Romo vd
Religio katolika eklezio vd
Etno Italoj vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Sankta Romia ImperioItalio vd
Subskribo Rafaelo
Familio
Patro Giovanni Santi vd
Edz(in)o
Amkunulo Margarita Luti vd
Profesio
Okupo pentristo • skulptistoarkitekto • desegnisto • konstrua desegnisto • dezajnisto • fresco painter • kortega pentristo • vidartisto vd
Aktiva en FlorencoPeruĝoRomoSienoUrbino vd
Verkado
Verkoj La Fornarina ❦
La Lernejo de Ateno ❦
Rafaelaj Ĉambroj ❦
La Reviviĝo de Jesuo Kristo ❦
Madonna and Child with the Book ❦
La edziniĝo de la Virgulino ❦
Madonna del Granduca ❦
Madonna del Cardellino ❦
Virgulino de la Prato ❦
Entombigo ❦
Siksta Madono ❦
Transfiguriĝo ❦
Portreto de Baldassare Castiglione vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rafaelo SANTIRaffaello Sanzio (naskiĝis la 28-an de marto6-an de aprilo 1483, mortis la 6-an de aprilo 1520, do li vivis nur 37 jarojn), estis itala renesanca pentristo kaj arkitekto, komune nomata "Rafaelo". La itala formo de lia antaŭnomo estas Raffaello; por signi siajn pentraĵon, li uzis la grek-latinan formon "Raphaello". El la latina formo de lia familia nomo, Santius, deriviĝas la alternative uzata nomformo Sanzio.

Madonna del Cardellino (ĉ. 1506).

Eminentaj estas liaj madonoj, precipe la Siksta Madono kaj freskoj en Vatikano, influitaj de Mikaelanĝelo (Atena skolo). Liajn bildojn karakterizas beleco, klareco de formoj kaj facileco de kompono kaj vida atingo de novplatonisma idealo de homa grando. Kun Mikelanĝelo kaj Leonardo da Vinci, li formas la tradician triopon de grandaj majstroj de tiu periodo.[1]. Perfektaj estas liaj nemultaj portretoj (Angelo Doni, papo Julio la 2-a, papo Leono la 10-a).

Rafaelo estis enorme produktiva, ĉar faris nekutiman grandan verkaron kaj, spite sia frua morto je 37 jaroj, lasante grandan verkaron. Multaj el liaj verkoj troviĝas en la Vatikana Palaco, kie la freskaj Rafaelaj Ĉambroj estis la centra, kaj plej granda, verkaro de sia kariero. La plej bone konata verkaro estas La Lernejo de Ateno en la vatikana Stanza della Segnatura. Post siaj komencaj jaroj en Romo multo de lia verkaro estis plenumita de sia ateliero el liaj dezajnoj, kio okazigis konsiderindan perdon de bonkvalito. Li estis tre influa en sia vivodaŭro, kvankam ekster Romo lia verkaro estis konata ĉefe pro siaj kunlaboraj gravuraĵoj. Post lia morto, la influo de lia granda rivalo Mikelanĝelo estis pli disvastigata ĝis la 18-a kaj 19-a jarcentoj, kiam la pli serenaj kaj harmoniaj kvalitoj de Rafaelo estis denove rigarditaj kiel plej altaj modeloj. Lia kariero dividiĝas nature en tri fazoj kaj tri stiloj, unuafoje priskibitaj de Giorgio Vasari: liaj komencaj jaroj en Umbrio, poste periodo de ĉirkaŭ kvar jaroj (1504–1508) absorbante la artajn tradiciojn de Florenco, sekve de siaj lastaj triumfaj dekdu jaroj en Romo, laborante por du papoj kaj ties proksimaj asociitoj.[2]

  1. Vidu ekzemple (1982) A World History of Art. London: Macmillan Reference Books, p. 357. ISBN 9780333235836. OCLC 8828368.
  2. Vasari, pp. 208, 230 kaj poste.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search