Regiono Karlovy Vary

Regiono Karlovy Vary
ĉeĥe: Karlovarský kraj
administra unuo
Banloko Karlovy Vary
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Karlovarský kraj
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Distriktoj Distrikto Cheb, Distrikto Karlovy Vary, Distrikto Sokolov
Historiaj regionoj
Montaroj
Najbaras kun
Gravaj urboj
Interesaj lokoj
Naturmemorindaĵoj Lupaj truoj, Rokaro de Svatoš
Riveroj
Ĉefurbo Karlovy Vary
 - mezo Karlovy Vary
 - alteco 447 m s. m.
 - koordinatoj 50° 14′ 00″ N 12° 52′ 00″ O / 50.23333 °N, 12.86667 °O / 50.23333; 12.86667 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Klínovec
 - alteco 1 244 m s. m.
Areo 3 310,36 km² (331 036 ha)
Loĝantaro 295 077 (2024)
Denseco 89 loĝ./km²
Torfejo Torfejo de Boží Dar
Estiĝo 2000
Hetmano Petr Kubis ANO 2011
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Aŭtokodoj K
ISO 3166-2:CZ CZ-KA
CZ-NUTS CZ041
Situo de Karlovy Vary enkadre de Ĉeĥio
Situo de Karlovy Vary enkadre de Ĉeĥio
Situo de Karlovy Vary enkadre de Ĉeĥio
Situo de Karlovy Vary enkadre de Ĉeĥio
Situo de Karlovy Vary enkadre de Ĉeĥio
Regiono Karlovy Vary enkadre de Ĉeĥio
Regiono Karlovy Vary enkadre de Ĉeĥio
Regiono Karlovy Vary enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Karlovy Vary Region
Retpaĝo: www.kr-karlovarsky.cz

Regiono Karlovy Vary situas en la okcidento de Bohemio. Nordoriente la regiono najbaras kun Regiono Ústí nad Labem, sudoriente kun Regiono Plzeň, sudokcidente respektive nordokcidente kun la germanaj subŝtatoj Federacia Lando Bavario kaj Federacia Lando Saksio (t.e. ĝiaj subdistriktoj Mittlerer Erzgebirgskreis kaj Freiberg).

Regiono Karlovy Vary kiel pli supera administra tutaĵo de Ĉeĥa respubliko estiĝis en la jaro 2000 el norda parto de eksa Okcidentbohemia regiono. Sidejurbo de Regiono estas laŭstatuta urbo Karlovy Vary.

Per la grandeco, nombro de urboj kaj loĝantoj ĝi apartenas inter malgrandaj Regionoj de Ĉeĥio. Ties areo (3 314 km2) okupas 4,25 % da teritorio de Ĉeĥio. Regiono Karlovy Vary estas la dua plej malgranda Regiono post Prago. El la areo de Regiono estas 43,1 % kovrita de arbaroj.

Orografie ĝi apartenas al Ercmontara sistemo de provinco Ĉeĥa altaĵaro kun regionoj Ercmontaro, Smrčiny, montetaroj Házlovská pahorkatina kaj Chebská pahorkatina, basenoj de Cheb, Sokolov, montetaroj Doupova montaro kaj Slavkova arbaro. Rivero Ohře, kiu forkondukas akvon el plimulto de la teritorio de Regiono, trafluas tra Regiono de okcidento al oriento. La plej alta punkto de la teritorio estas montopinto de Ercmontaro Klínovec (1244 m s. m.) en distrikto Karlovy Vary, la plej malalta estas surfaco de Ohře 320 m s. m. en distrikto Karlovy Vary. Klimaton de Regiono Karlovy Vary karakterizas milde varma klima regiono kaj malvarma regiono en montdorsoj de Ercmontaro.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search