Regionoj de Nov-Zelando

Regiono estas la plej alta instanco de loka administracio en Nov-Zelando. Estas 16 regionoj en Nov-Zelando. Ell ili dekunu estas regataj de elektita regiona konsilantaro, dum kvin estas regataj de teritoriaj aŭtoritatoj (dua ŝtupo de loka administracio) kiuj plenumas ankaŭ la funkciojn de regiona konsilantaro kaj tiele estas konataj kiel unitaraj aŭtoritatoj. La Konsilantaro de la Ĉathamoj estas simila al unitara aŭtoritato, sed estas aŭtorigita laŭ sia propra ebliga leĝaro.[1]

  1. Chatham Islands Council Act 1995 Arkivigite je 2012-07-12 per Archive.today, Parliament of New Zealand, 1995, Statute No 041, Commenced: 1a de novembro 1995, konsultita la 4an de Februaro 2008.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search