Regionoj kaj provincoj de Italio

Italio estas administre dividita al 20 regionoj, kiuj (escepte de Aosta Valo) havas po plurajn provincojn (sume 109).

Kelkaj regionoj kaj provincoj havas la privilegian statuson "aŭtonoma regiono/provinco", kio signifas, interalie, ke ili ne transpagas certajn impostojn.

La provincoj havas duliterajn kodojn, ĉefe uzatajn en aŭtomobilsignoj aŭ en poŝtadresoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search