Regolito

Regolito (malnovgreke de ῥῆγος, regos = kovrilo, kovraĵo kaj λἰθος, lithos = ŝtono) en la geomorfologio estas kovraĵo el lozmaterialo, kiu formiĝis sur la subkuŝanta neveterdisfalinta originmaterialo. La difino estas iom neunueca. Kelkaj esploristoj inkludigas ankaŭ la saproliton, aliaj ne. Ankaŭ eventuale superkuŝantaj pli junaj kovraĵtavoloj estas alkalkulataj al la regolito. La nocion oni uzas ne nur por veterdisfaltavoloj sur la Tero, sed ankaŭ por la lozsedimentoj, unuavice fizike disfalintaj, sur la surfaco de aliaj astroj (ekzemple lunregolitomarsregolito).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search