Rennes

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Rennes (stacidomo) kaj Rennes (pariza metrostacio).
Panorama vido de la urbo je majo 2010 el la katedralo
Panorama vido de la urbo je majo 2010 el la katedralo
Rennes
france Rennes, bretone Roazhon, galoe: Resnn, esperante Renno
urbo
Malnovaj domoj sur Placo de sankta Anna en Rennes
Oficiala nomo: Rennes
Ŝtato Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Ille-et-Vilaine Prefektejo
Arondismento Rennes ties ĉefurbo
Kantono Ĉefurbo de 11 kantonoj
Interkomunumreto Rennes Métropole
Historia regiono Bretona duklando
Kvartaloj
Konstruaĵoj Belarta muzeo, Urbodomo, Naĝejo Saint-Georges
Riveroj Ille, Vilaine
Situo Rennes
 - alteco 39 m s. m.
 - koordinatoj 48° 06′ 53″ N 01° 40′ 46″ U / 48.11472 °N, 1.67944 °U / 48.11472; -1.67944 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 74 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 20 m s. m.
Areo 50,39 km² (5 039 ha)
Loĝantaro 206 604 (2009)
Denseco 4 100,1 loĝ./km²
Urbestro Nathalie Appéré
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 35000, 35200, 35700
INSEE 35238
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Francio
Situo enkadre de Ille-et-Vilaine
Situo enkadre de Ille-et-Vilaine
Situo enkadre de Ille-et-Vilaine
Situo de la mezo sur mapo de Rennes
Situo de la mezo sur mapo de Rennes
Situo de la mezo sur mapo de Rennes
Vikimedia Komunejo: Rennes
Retpaĝo: www.ville-rennes.fr
Map
Parlamentejo de Bretonio en Rennes

Renno (france Rennes ​[ʁɛn], bretonlingve Roazhon, galolingve Resnn, esperante Renno) estas urbo okcidente de Francio. Ĝi estas la ĉefa urbo de la nuna administra regiono Bretonio, ankaŭ de la pli vasta historia kaj kultura regiono, same nomata Bretonio, kaj de la departemento Ille-et-Vilaine. Ĝi troviĝas sur la loko, kie renkontiĝas la du riveroj: Ille [il] kaj Vilaine [vilen]. Cetere, ĝi estas la franca urbo, kie averaĝe la popolo estas la plej juna.

En 2009, Rennes enhavis 206 604 loĝantojn. Rennes estas la dekunua pli granda urbo en Francio laŭ la nombro de loĝantoj[1]. La urba unuo enhavis 305 270 loĝantojn en 2008[2]. Ĝia urba areo, kiu enhavis 654 478 loĝantojn en 2008, estas la dekunua areo en Francio[3], laŭ la loĝantaro. Rennes estas la plej loĝata urbo en Bretonio antaŭ Brest, situanta okcidente.

Rennes estis, en 2006, la oka urbo en Francio laŭ la nombro de studentoj[4].

Rennes estis ankaŭ, en 2008, la dua pli dinamisma urbo en Francio post Toulouse[5].

  1. Rennes en chiffres 2006-2007 (2008). Découvrir Rennes Carte d'identité. Ville de Rennes. Alirita 1-a de Septembro 2008.
  2. Insee - Population de l'aglomération de Rennes en 2008, legita la 20-an de Oktobro 2011
  3. Insee - Population de l'aire urbaine de Rennes en 2008, legita la 20-an de Oktobro 2011
  4. Atlas 2006 de l’enseignement supérieur (2006). Alirita 4-a de Oktobro 2008.
  5. L'express N°3074 de la 2-a de Junio 2010

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search