Respubliko de Florenco

Respubliko de Florenco
1115 – 1569 Duklando de Florenco 

historia lando • suverena ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Duklando de Florenco Duklando de Florenco
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
vdr

La Respubliko de Florenco (itale Repubblica fiorentina) estis ŝtato kies centro estis en la grandurbo Florenco en nuntempa Italio. La Respubliko komencis sian historion en 1115, kiam la civitanoj de Florenco ribelis kontraŭ la Markizo de Toskanio, post la morto de la potenca Matilda, Grafino de Toskanio. La civitanoj de Florenco establis respublikon anstataŭ la regado de la markizoj. La respubliko estis regita fare de konsilio nomita la Signoria. La membroj de la Signoria estis elektitaj fare de la urbogvidanto (itale gonfaloniere) kiu estis elektita por du monatoj per loterio.

La historio de la Respubliko de Florenco estas enigita en militoj kaj luktoj kontraŭ diversaj frakcioj, kaj ekstere kontraŭ fremdpotencoj kaj ene de la urbo inter potencaj grandfamilioj. La Mediĉoj transprenis la povon en la urbon en 1434, en kontraŭpuĉo fare de Kosimo de Mediĉo kontraŭ la frakcio kiu sendis lin en ekzilon unu jaron antaŭe. La familio Mediĉo regis Florencon ĝis 1494. En 1512, Giovanni de Mediĉo (pli poste konata kiel papo Leono la 10-a) rekonkeris la Respublikon, tiel komencinte duan epokon de Medici-regado en la urbo.

En 1527, La civitanoj de Florenco elpovigis la Medicojn duan fojon, kadre de la Milito de la Ligo de Konjako. La familio Mediĉo ne rezignis, kaj en 1531 la trian fojon konkeris la urbon, post 11-monata sieĝo. La Respubliko finfine disiĝis kiam, en 1532, papo Klemento la 7-a nomumis Alessandro de Mediĉo kiel "Duko de la Respubliko Florenco", igante la "Respublikon" hereda monarkio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search