Retumilo

Ĉi tiu artikolo temas pri pli ampleksa ilaro kun TTT-legilo, retpoŝtilo, FTP-kliento, ktp. Por programo por nur aliri retpaĝojn rigardu la paĝon TTT-legilo.

Retumilo estas programararo rilatanta al interreto. Retumilo kutime inkludas TTT-legilon, retpoŝtilon (ofte kun legilo de novaĵgrupojn kaj adresaro), elŝutadministrilon, ilon por alŝuti kaj elŝuti dosierojn per FTP, IRC-klienton, HTML-redaktilon kaj aliajn.[1][2]

Plej granda oferto de retumiloj estis en la mezo de 1990-ajn jaroj, kiam vendistoj de foliumiloj sentis pli profitodona vendi tutan pakon de programoj sur kompakta disko. Tamen, post fino de la unua foliumila milito la merkato de retumiloj malkreskis al unu aŭ du konkurantoj dum kelkaj jaroj.

  1. ReVo. Arkivita el la originalo je 2016-12-09. Alirita 2014-03-14.
  2. Global Glossary English and Esperanto

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search