Ricino

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ricino
Ricinus communis
Ricinus communis
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Malpigialoj Malpighiales
Familio: Eŭforbiacoj Euphorbiaceae
Subfamilio: Acalyphoideae
Tribo: Acalypheae
Subtribo: Ricininae
Genro: Ricino Ricinus
Specio: R. communis
Ricinus communis
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ricino (Ricinus) estas genro el la eŭforbiacoj. Ĝi havas nur unu specion, la ordinara ricino (Ricinus communis), kiu estas plurjara planto kun profunde entranĉitaj folioj, havantaj grandajn stelforme aranĝitajn lobojn. La floroj estas unuseksaj, supre la femalaj, malsupre la masklaj, en granda paniklo. La fruktoj estas pikilhavaj kapsuloj, enhavantaj tri grandajn semojn tre oleoriĉajn.Unuseksa planto.La kava tigo en kontinenta zono altas 1–4 m, dikas 2–5 cm (en la originloko ĝi estas 6–12 m alta arbo).

La semoj enhavas 35-70 % laksigan, nevenenan ricinoleon, kiun oni elpremas kaj uzas i.a. por teknikaj celoj (ŝmiroleo, precipe por aviadilaj motoroj), kaj ankaŭ por kosmetiko, farboindustrio. En kelkaj izolataj regionoj, oni uzas ĝin en primitivaj lampoj.

La oleorekremento enhavas venenon nomata ricinino. Per tiu veneno mortigis la bulgara komunista sekretservo la opoziciulon Georgi Markov.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search