Ringo (geometrio)

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Ringo aŭ Ringo (algebro).

En geometrio, ringo estas cirkloforma geometria figuro limigita de du samcentraj cirkloj, kiel ekzemple tiu de ringa suna eklipso aŭ ankoraŭ maŝinelementa ringeto.

Notindas ke la sekco de rekta cilindra ŝelo per ebeno orta al la cilindrakso estas ringo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search