Romia Imperio

Romia Imperio
– 17-a de januaro 0395

historia epoko • historia lando • imperio
Geografio
La ekspansio de la Romia Imperio tempe
La ekspansio de la Romia Imperio tempe
Ĉefurbo:
RomoKonstantinopoloRavenoMilano • Roma
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
87 500 000
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
Dinastio HanGermania MagnaHibernio

Rilatoj inter Romia Imperio kaj Ĉinujo • Germanic-Roman contacts • Hiberno-Roman relations

vdr
Aŭgusto Cezaro.

La Romia Imperio (27 a.K. ĝis 1453 p.K., se temas pri la orienta romia imperio, nome Bizanca Imperio) estis imperio de la epoko de la Grek-romia antikvo, kies ĉefurbo estis Romo, kaj kiu regis la landojn ĉirkaŭ la Mediteraneo dum kvin jarcentoj laŭ sistemo de aŭtoritatismo. En 476 Romio kaj la okcidentaj provincoj disfalis pro la atakoj de ĝermanoj. La orienta, greklingva parto de la imperio, kiu hegemoniis aparte depost 395, travivis kaj daŭre ekzistis sub la gvido de Konstantinopolo sub la nomo Orienta Romia Imperio aŭ Bizanca Imperio. La ĝermanoj mem poste penis restarigi la iaman imperion sub la nomo Sankta Romia Imperio.

La romia imperio estis la posteulo de la Romia Respubliko. Dum la finaj cent jaroj de la respubliko, Romio grande kreskis per eksterlandaj militoj, sed interne baraktis pro enlandaj militoj. La enlandaj militoj finiĝis, kiam Oktavio restis kiel la nura forta generalo, kiu ankoraŭ vivis. En -27 la senato nomis lin Aŭgusto Cezaro, kaj donis al li la potencon de imperiestro.[1] Post jarcentoj da militoj, la Mediteraneo sub la imperio fine vidis jarcentojn da paco - la tiel nomata Pax Romanaromia paco.[2] Dum la imperia epoko la teritorio sub regado de Romio plupliiĝis ĝis atingi sian maksimuman etendon dum la regado de Trajano, kiam ĝi ampleksis el Atlantika Oceano okcidente ĝis la bordoj de la Kaspia Maro, la Ruĝa Maro kaj la golfo Persa oriente, kaj ekde la dezerto Sahara sude ĝis la arbaraj teroj borde de la riveroj Rejno kaj Danubo kaj la limo kun Kaledonio norde. Je sia maksimumo, ĉirkaŭ 120, la imperio regis Eŭropon sude de la Danubo kaj okcidente de la Rejno, Brition sude de la Muro de Hadriano, Dacion (la nunan Rumanion), Anatolion, Sirion, Palestinon, Egiption kaj la nordan marbordon de Afriko. Portempe, sub la regno de Trajano Romio ankaŭ tenis Armenion, Mezopotamion, kaj okcidentan Germanion.

La imperio romiigis okcidentan Eŭropon, provizinte la kulturan fundamenton de la Okcidento. En la oriento, la greka kulturo estis tro forta por permesi similan procezon. En norda Afriko, la araba imperio poste forviŝis ĉian reston de la romia kulturo, kiu eble ankoraŭ restis tie.

  1. Syme, Ronald (1939). The Roman Revolution. Oxford University Press. pp. 3–4.
  2. Boatwright, Mary T. (2000). Hadrian and the Cities of the Roman Empire. Princeton University Press. p. 4.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search