Ronald COASE (naskiĝis la 29-an de decembro 1910 , mortis la 2-an de septembro 2013) estis brita ekonomikisto. Li gajnis la Svedan Regnan Banko Premion de Ekonomika Scienco memore al Alfred Nobel[1] je 1991.
Coase estas plej bone konata ĉar du artikoloj precipe: "The Nature of the Firm" ("La Naturo de la Firmao") (1937), kiu enkondukas la koncepton de transakciaj kostoj por ekspliki la grandecon de firmaoj, kaj "The Problem of Social Costs" ("La Problemo de Sociaj Kostoj") (1960), kiu proponas ke bone difinitaj posedrajtoj povus superi la problemojn de eksteraĵoj. (Ĉi tiuj estas la jaroj de unua eldonado.)
La aliro de Coase uzate transakciaj kostoj estas nuntempe influa en moderna organiza teorio, kie ĝi estis reenkondukata de Oliver Williamson.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search