Rugby School | |||
---|---|---|---|
Public school • sendependa lernejo en Britio • internulejo | |||
Situo | |||
Ŝtato | Unuiĝinta Reĝlando | ||
Koordinatoj | 52° 22′ 5″ N, 1° 15′ 36″ U (mapo)52.36797-1.26004Koordinatoj: 52° 22′ 5″ N, 1° 15′ 36″ U (mapo) | ||
| |||
Retejo | Oficiala retejo | ||
Rugby School estas sendependa kun-eduka lernejo por eksteraj kaj internaj studentoj en Rugby, Warwickshire, Anglio. Fondita en 1567 kiel libera baz-mez.lernejo por lokaj knaboj, ĝi estas unu el la plej malnovaj sendependaj lernejoj en Britio.[1] Ĝis 1667, la lernejo restis en kompara malhelo. Ties re-establado fare de Thomas Arnold dum lia tempo kiel Direktoro, el 1828 ĝis 1841, estis vidata kiel antaŭaĵo de la Viktoriepoka publika lernejo.[2] Ĝi estas unu el la sep Grandaj Naŭ Publikaj Lernejoj difinitaj de la Komisiono Clarendon de 1864. La Rugby School estis ankaŭ la naskoloko de Rugbeo.[3] En 1845, komitato de lernantoj el Rugby, nome William Delafield Arnold, W. W. Shirley kaj Frederick Hutchins,[4] verkis la "Laws of Football as Played At Rugby School", nome unua publikigita serio de reguloj kiel kodo de ajna tipo de futbalo.[4][5]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search