Rutenoj

Rutenoj
Flago
etno
orientaj slavoj
orientaj slavoj
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
rusina lingvo • Carpatho-Rusyn • Pannonian Rusyn • ukraina lingvoslovaka lingvo
Religio
ortodoksismo • grek-katolika eklezio • katolikismo
vdr
ligna preĝejo en rutena vilaĝo Ruský Potok
rutenoj en folkloraj kostumoj

Rutenoj (rusine: Русины) estas etno de homoj en la regiono de la Karpatoj; la anoj de la popolo loĝas en Ukrainio, Pollando kaj Slovakio. La tradicia nomo de la etno en Esperanto estas ruteno; tiel ĝi troveblas en la Esperanto-vortaroj.[1]

La popolo konsistigas la plej okcidentan branĉon de orientaj slavoj; ĝi estas juna nacio kun maljunaj radikoj. Oni povas konsideri la popolon transiro inter slovakoj kaj ukrainoj kun iuj polaj konturoj. (Slovakoj povas konsideri ilin ukrainoj, poloj - slovakoj aŭ ukrainoj k.s.). Ili neniam havis sian propran ŝtaton. Origine la antaŭuloj de nuntempaj popolanoj vivis nur en parto de Okcidentaj kaj Orientaj Karpatoj, sur la nordaj kaj sudaj deklivoj kaj iam en apudaj lokoj de Slovakio, Pollando, Ukrainio, Rumanio kaj Hungario. De tiuj ĉi lokoj ili migradis al Serbio (Vojvodino), kaj (ĉefe fine de 19-a jarcento kaj komence de 20-a jarcento kaj precipe pro la ekonomiaj kialoj) multe da popolanoj elmigradis al Usono kaj Kanado. Iuj diasporoj vivas en Ĉeĥio kaj Kroatio.

  1. artikolo ruteno en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search