Sablo

Ĉi tiu artikolo temas pri granula materio. Por esperantlingva libro rigardu la paĝon Sableroj. Por heraldika koloro legu la artikolon Sablo (heraldiko).
Sablo de la Saharo.

Sablo estas nature okazanta, fajne dividita roko, konstituita de partikloj etendantaj laŭ grandeco de 0,063mm ĝis 2 mm. Individua partiklo en tiu ĉi grandeca etendo nomiĝas sabla grajnosablero. La sekva pli malgranda klaso en geologio estas ŝlimo, kiu havas partiklojn de sub 0,063 ĝis 0,004 mm grandece, kaj la sekva pli granda grandeco estas gruzo, kiu etendiĝas supren ĝis 64 mm (vidu grajna grandeco por la uzataj normoj).

Laŭ Francisko Azorín sablo estas Materialo konsistanta el tre malgrandaj ŝtonaj grajnoj ne kunigitaj unu kun la alia.[1] Li indikas etimologion el la latina sabulum (sablego, grajnaro). Kaj li aldonas la terminon sabli, por meti sablon sur vojo, en..., kaj listigas diversajn tipojn de sablo, nome: mara, rivera, mina, duna, kvarca, granita, kalka, seka, natura, artefarita, akra kaj rondgrajna.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 180.
  2. Azorín, samloke.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search