Salato

Salato

Salato estas manĝaĵo ĝenerale surtabligata tuj antaŭ aŭ post la ĉefmanĝo. Ĝi povas esti la ĉefplado aŭ flankplado. La vorto salato devenas de la franca vorto salade de la sama signifo, kaj antaŭe de la latina salata, kiu signifas "sala".

Salato estas plej ofte farata el miksaĵo de ne-kuiritaj legomoj, sur bazo de verdaj freŝaj foliaj legomoj, kiel laktuko, taraksakospinaco. Aliaj oftaj enhavaĵoj en salato inkluzivas tomaton, kukumon, kapsikon, fungon, karoton, kaj rafanon. Aliaj manĝaĵoj kiel nudeloj, olivoj, ovoj, aŭ viando foje estas enmetataj en salaton.

Oni ofte servas salaton kun salata saŭco. Simplaj saŭcoj por salato povas esti oleo kaj vinagro, majonezo, ofte akompanataj de dishakitaj aromaj herboj kiel ajlo, petroselo, ktp.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search