Samseksemo

Samseksaj partnerecoj tutmonde

Permesataj:

██ Enlanda samseksa edzeco

██ Alilanda samseksa edzeco plene akceptata

██ Registrita partnereco

██ Enlanda registrado limigita

██ Alilanda samseksa edzeco akceptata nur por loĝaj rajtoj

██ Neniu registrado

██ Leĝoj kontraŭ libera esprimo


Malpermesataj:

██ Sen malliberiga puno dum almenaŭ tri jaroj

██ Kelkjara malliberigo

██ Dumviva malliberigo

██ Sen mortpuno dum almenaŭ dek jaroj

██ Mortpuno

Ĉielarka flago, uzata kiel simbolo de la movado pri samseksemo.

Samseksemosamseksamo (angle gay, esperantigo: gejo) estas seksa orientiĝo kiu konsistas el romantika, amaamora deziro al samseksuloj[1][2][3]. La vorto estas ankaŭ uzata por rilati al seksumaj rilatoj, anstataŭ allogiĝo, inter homoj de la sama sekso.[4]

Homoj kies seksumaj deziroj kaj aktivaĵoj forte direktiĝas al samseksemuloj estas minoritato de la popolo, diverse taksata inter 1 kaj 10 elcentoj. La Kinsey-raporto konstatis ke 37 procentoj de usonaj viroj almenaŭ unufoje atingis ian orgasmon per kontakto kun alia viro, kvankam oni jam disputis ĉi tiun nombron kiel tre troigitan.[5]

Kelkaj homoj kiuj estas ĝenerale aliseksemaj povas havi mildan aŭ fojan intereson pri anoj de la sama sekso. Inverse, multaj homoj kiuj identigas sin kiel samseksemuloj, aŭ kiuj preferas samseksemajn aktivaĵojn aŭ rilatojn, implikis sin en aliseksaj aktivaĵoj aŭ eĉ longdaŭrajn aliseksajn rilatojn. Tia "aliseksema" sinteno de homoj kiuj alie vivus samsekseme ofte estas parto de la stato "(r)esti en la ŝranko", tio estas kaŝi sian samseksemon, kaj verŝajne malplioftiĝas dum akceptado de samseksemo pliiĝas.[6][7]

Seksuma ago kun homo de la sama sekso, en si mem, ne nepre estas konsiderata kiel samseksemo[6], kvankam tio estas samseksema aktivaĵo.[8] Ne ĉiuj kiuj estas allogataj aŭ seksume rilatas al homoj de la sama sekso identigas sin kiel samseksemulojn aŭ ambaŭseksemulojn. Kelkaj ofte seksumas kun samseksuloj sed tamen vidas sin kiel aliseksemajn.[9] Gravas do distingi inter samseksemaj agoj, samseksema allogado, kaj samseksema identeco, kiuj ne ĉiam kunokazas.[10]

Estas pluraj klasoj de homoj kiuj samsekseme agas pro kialoj aliaj ol deziro. Unu ekzemplo estas virprostituistoj, kiuj ofte estas junaj aliseksamaj viroj kiuj gajnas monon per prostituado kun viroj. Pluraj virprostituitoj verŝajne estas samseksemuloj mem, sed grava kvanto ne estas.[9][11]

Kelkaj studoj, rimarkinde Sexual Behavior in the Human Male[12] (1948) kaj Sexual Behavior in the Human Female (1953)[13] (kiuj kune konsistigas la tiel nomatajn Kinsey-raportojn), konstatas ke kiam oni petas ke homoj metu sin en kontinuo inter komplete aliseksema ĝis komplete samseksema, kaj kiam la agoj kune kun la respondoj estas analizitaj, plejparto de homoj ŝajnas esti almenaŭ iom ambaŭseksama. Plejparto de homoj havas ian allogiĝon al ambaŭ seksoj, kvankam kutime unu sekso estas preferata. Kinsey kaj liaj studentoj do konsideras nur malplimulton (5-10%) plene aliseksemaj aŭ samseksemaj. Konverse, nur eĉ pli malgranda malplimulto konsideras sin kiel "plene" ambaŭseksemajn. Postaj studoj sugestis ke la studoj de Kinsey troigas okazadon de ambaŭseksemo en vasta popolo,[14][15] sed lia ideo de kontinuo de seksa orientiĝo ankoraŭ estas vaste akceptata.[14][16]

Kelkaj spertuloj en kvira teorio, kaj plej fame la franca filozofo Michel Foucault (kvankam kelkaj argumentis ke postaj spertuloj distordigis liajn opiniojn tiutemajn) atakis la ideon ke seksidentiĝoj kiel "samseksemo," "aliseksemo" aŭ "ambaŭseksemo" iel ajn ekzistas objektive, vidante ilin anstataŭe kiel sociaj konstruojn.[17] Ofta argumento estas ke samseksemo antaŭ la moderna periodo malsamis al moderna samseksemo (aĝ-, seks- aŭ klas-strukturita anstataŭ egaleca).[18] Kritikantoj argumentas ke, kvankam samseksemo en diversaj periodoj malsame estis esprimata, la baza fenomeno ĉiam ekzistis kaj ne estas lastatempa invento de nia socio.[19].[20]

Samseksemo ankaŭ estas vaste rigardata ĉe multaj bestaj ne-homaj specioj, kvankam tre malmulte profunde dokumentita ĉe sovaĝaj bestoj.[21][22][23][24]

  1. [1]
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-07-19. Alirita 2018-07-19.
  3. [2]
  4. [3]
  5. Sexual Behavior in the Human Male, p. 656
  6. 6,0 6,1 Sexual orientation, homosexuality and bisexuality. Usona Asocio pri Psikologio. Arkivita el la originalo je 8a de aŭgusto 2013. Alirita 10a de aŭgusto 2013.
  7. Case No. S147999 in the Supreme Court of the State of California, In re Marriage Cases Judicial Council Coordination Proceeding No. 4365[... – APA California Amicus Brief — As Filed] (PDF). Alirita 21an de Decembro 2010.
  8. Frankowski BL. (Junio 2004) Sexual orientation and adolescents 113, p. 1827–32. doi:10.1542/peds.113.6.1827.
  9. 9,0 9,1 (2014) Marriages, Families, and Relationships: Making Choices in a Diverse Society. Cengage Learning. ISBN 1305176898.
  10. Gail Wiscarz Stuart. (2014) Principles and Practice of Psychiatric Nursing. Elsevier Health Sciences, p. 502. ISBN 032329412X. “No conclusive evidence supports any one specific cause of homosexuality; however, most researchers agree that biological and social factors influence the development of sexual orientation.”.
  11. Gloria Kersey-Matusiak. (2012) Delivering Culturally Competent Nursing Care. Springer Publishing Company, p. 169. ISBN 0826193811. “Most health and mental health organizations do not view sexual orientation as a 'choice.'”.
  12. Sexual Behavior in the Human Male, ISBN 978-0-253-33412-1. angle
  13. Kinsey, A.; Pomeroy, W.; Martin, C., & Gebhard, P. Sexual Behavior in the Human Female, Philadelphia: Saunders (1953), ISBN 978-0-253-33411-4 angle.
  14. 14,0 14,1 Submission to the Church of England's Listening Exercise on Human Sexuality. The Royal College of Psychiatrists. Alirita 13a de junio 2013.
  15. Långström, N.. (2008) Genetic and Environmental Effects on Same-sex Sexual Behavior: A Population Study of Twins in Sweden 39, p. 75–80. doi:10.1007/s10508-008-9386-1.
  16. (2016) “Sexual Orientation, Controversy, and Science”, Psychological Science in the Public Interest 17 (21), p. 45–101. doi:10.1177/1529100616637616. 
  17. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj PAHO; $2
  18. Usona Asocio pri Psikologio : Resolution on Appropriate Affirmative Responses to Sexual Orientation Distress and Change Efforts
  19. Robinson, B. A.. Divergent beliefs about the nature of homosexuality. Religious Tolerance.org (2010). Arkivita el la originalo je 2019-05-10. Alirita 12a de septembro 2011.
  20. LeVay, Simon (1996). Queer Science: The Use and Abuse of Research into Homosexuality. Cambridge: The MIT Press (ISBN 0-262-12199-9)
  21. Same-sex Behavior Seen In Nearly All Animals, Review Finds. ScienceDaily.
  22. 1,500 animal species practice homosexuality. The Medical News, 23an de oktobro 2006. Arkivita el la originalo je 2011-02-10. Alirita 2019-05-09.
  23. Sommer, Volker & Paul L. Vasey (2006), Homosexual Behaviour in Animals, An Evolutionary Perspective. Cambridge University Press, Cambridge. (ISBN 0-521-86446-1)
  24. (Bagemihl 1999)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search