San-Marino

Respubliko San-Marino
Repubblica di San Marino

Flago de San-Marino

Blazono de San-Marino

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Inno Nazionale della Repubblica
Nacia devizo: Libertas (libereco)
Lokigo
suverena ŝtato
mikroŝtato
lando sen maraliro
enklavo
Mediteranea lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo San-Marino (urbo) 5 mil loĝ.
Oficiala(j) lingvo(j) itala lingvo
Uzata(j) lingvo(j) itala
Plej ofta(j) religio(j) katolikoj
Areo 61,5 km² Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto lando}} kaj korektu la artikolon)
- % de akvo ? % Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto lando}} kaj korektu la artikolon)
Loĝantaro 30,321 (aŭgusto 2020)
Loĝdenso 431/km² loĝ./km² Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto lando}} kaj korektu la artikolon)
Horzono +1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno sm
Landokodo SM
Telefona kodo 39
Plej alta punkto Titano
Plej malalta punkto Ausa River
Politiko
Politika sistemo parto de Respubliko
Ŝtatestro 2 kapitanoj regantaj: Filippo Tamagnini kaj Gaetano Troina
Ĉefministro Luca Beccari
Nacia tago 3-a de septembro – tago de la fondiĝo de respubliko (301), laŭlegende
Sendependiĝo laŭlegende 3-a de septembro 301
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
vdr

San-MarinoSanmarino (oficiale: Respubliko San-Marino, itala: Repubblica di San Marino, kromnomo en la itala: La Serenissima, kiu signifas la tre serena) estas unu el la plej malnovaj ekzistantaj respublikoj en la mondo kaj la sola ŝtaturbo plu ekzistanta, simbolante gravan etapon por la evoluo de la demokratiaj modeloj en Eŭropo kaj en la tuta mondo[1]. Ekde 2008 la historia centro de la urboj San Marino kaj Borgo Maggiore estas agnoskataj kiel monda heredaĵo de Unesko[2].

Ĝia historia origino situas antaŭ la mezepoko, kun ĝia fondiĝo en la jaro 301 fare de la sanktulo Santa Marino.

San-Marino troviĝas je la orienta flanko de la montaro la Apeninoj kaj estas plena enklavo en Italio. La oficiala lingvo estas la itala.

La tri fortikaĵoj Guaita, Cesta kaj Montale sur la krestoj de la monto Titano estas agnoskitaj de Unesko kiel Monda Heredaĵo. La ŝtato estas membro de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), la Konsilio de Eŭropo, la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo kaj de la Latinida Unuiĝo, sed ne de la Eŭropa Unio, kvankam ĝi havas la eŭron kiel valuton. San-Marino estas unu el la plej riĉaj landoj de la mondo laŭ nominala Malneta Enlanda Produkto (MEP) per capita, estas sen ŝtatŝuldo kaj havas unu el la plej malaltaj nombroj de senlaboreco en la mondo. Ĝi havas mediteranean klimaton.

Pro ĝia malgrandeco ĝi ankaŭ estas mikroŝtato. San-Marino estas kun surfacamplekso de pli ol 61 km² kaj ĉirkaŭ 33 500 loĝantoj (2017)[3] la kvina plej malgranda ŝtato de la mondo kaj la tria plej malgranda lando en Eŭropo, post Vatikano kaj Monako, apartenante al la ses eŭropaj etŝtatoj.

  1. Informitale 225, Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio,
  2. (angla, itala) Turismado en Respubliko San Marino, Train San Marino.
  3. https://www.cia.gov/library/publications/the-world-factbook/geos/sm.html Arkivigite je 2010-07-11 per la retarkivo Wayback Machine (januario 2018)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search