Sankta-Stefano (franca urbo)

Sankta-Stefano
komunumo en Francio
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
INSEE kodo 42218 [+]
Poŝtkodo 42100 • 42000 • 42230
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 172 718  (2021) [+]
Loĝdenso 2 160 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 26′ N, 4° 23′ O (mapo)45.4338888888894.3897222222222Koordinatoj: 45° 26′ N, 4° 23′ O (mapo) [+]
Alto 516 m [+]
Areo 79,97 km² (7 997 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sankta-Stefano (Loire)
Sankta-Stefano (Loire)
DEC
Lokigo de Loire en Francio
Situo de Sankta-Stefano
Sankta-Stefano (Saint-Étienne)
Sankta-Stefano (Saint-Étienne)
DEC
Situo de Sankta-Stefano

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Étienne [+]
vdr
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Sankta-Stefano. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Sankta Stefano.

La urbo Sankta-Stefano, ankaŭ nomata San-Stefano[1], france Saint-Étienne, estas la prefektejo de la franca departemento Loire kaj la kultura centro de la geografia regiono Forezo. Ĝi situas en sudorienta Francio, 450 kilometroj sude de Parizo kaj 60 kilometroj okcidente de Liono. La regiono apartenas geografie al la orienta bordo de la regiono Massif Central. Proksime de la urbo oni trovas norde la ebenaĵon Plaine du Forez kaj sude la montaron massif du Pilat. La urbo situas averaĝe 516 m super la marnivelo. La riverego Luaro kiu donis la nomon de la departemento trovigas 10 kilometrojn for de la urba centro. La rivero kiu transpasas la urbon, le Furan, estas tute kovrita dum sia vojo en la urbo.

Sankta Stefano havis 180 210 loĝantojn en 1999 kaj la tuta urbaro entenas 350 000 homojn.

La esperanta klubo de Sankta Stefano estis kreita en 1904.

  1. Fonto: Kiel traduki okdek franclingvajn vortojn kaj Kiel esperantigi proprajn nomojn Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine (2011), P200

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search