Sauda Arabio aŭ Sauda Arabujo (arabeالسعودية [as-Sa.u:di:ja]) estas lando en sud-okcidenta Azio, sur la Araba Duoninsulo (proksime al Afriko), kies plej parton okupas, ĉar la aliaj landoj nome Kuvajto, Kataro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Omano kaj Jemeno okupas nur la sudan kaj orientan (nekomplete) partojn de la duoninsulo; kvankam tio ne estas granda avantaĝo ĉar plej parto de la teritorio de Sauda Arabio estas dezerto. Krom la supre menciitaj landoj, Sauda Arabio limas ankaŭ kun Irako kaj Jordanio norde.
Temas pri unu el la plej riĉaj landoj en la mondo danke al ties produktado de nafto. Krome ĝi estas la naskiĝlando de Islamo.
La vorto "Sauda" venas de la nomo de la reĝa familio, kaj pro tio nur tiu ĉi lando, krom Liĥtenŝtejno, en la mondo havas nomon rilate al tio.
Historio: en nunaj limoj ĝi ekzistas de 1926, kiam unuiĝis princlandoj situantaj en Araba duoninsulo - Heĝazo, Naĝdo kaj aliaj. Tiun batalon gajnis reganto de Naĝdo Abdul-Aziz bin Saud, kiu fariĝis reĝo de Sauda Arabio en 1932.
Malgraŭ la forta islamismo de Saud-Arabio, ekzistas religiaj disputoj ene de la lando. Ĉi tio estas ĉar ekzistas diferencoj inter malsamaj lernejoj de Islamo. La ekstravaganca vivstilo de la reĝa familio kolerigas islamajn rondojn, kiuj ankaŭ konsideras luksan vivadon kontraŭ-islama. Iuj tiaj islamaj rondoj petas ĉesigi la abundegan vivstilon de la reĝfamilianoj. Reĝo Fahd eĉ havis jeton kun fontano interne kaj plezurjakto, de kiu oni elprenis moveblan ĝardenon dum surteriĝo sur la Riviero.
Antaŭgeedza sekso en Saud-Arabio estas puninda per morto. Pli mildaj punoj inkluzivas, ekzemple, amputojn de sanaj korpopartoj. Virinoj estas ekskluditaj de la publika vivo, ili estas sub la gardado de viroj dum sia tuta vivo, ili estas devigitaj porti burĥon antaŭ fremdaj viroj kaj ili ne rajtas voĉdoni aŭ stiri aŭton.