Sedimentologio

Sedimentologio ampleksas la studon de modernaj sedimentoj kiel sablo, ŝlimo, kaj argilo, kaj la procedojn kiuj rezultiĝis en ilia formacio (erozio kaj veterdisfalo), transporto, depozicio, diagenezo. Sedimentologoj aplikas sian komprenon de modernaj procedoj por interpreti geologian historion pere de observadoj de sedimentaj rokoj kaj sedimentaj strukturoj.

Sedimentaj rokoj kovras pli ol 75% da surfaco de la Tero, registras multe da historio de la tero, kaj kaŝgastigas la fosilian registron. Sedimentologio estas proksime ligita al stratigrafio, la studo de la fizikaj kaj tempaj rilatoj inter rokaj tavoloj kaj tavolaroj.

La premiso ke la procedoj kiuj efikis la hodiaŭan teron estas la samaj kiel en la estinteco, estas la bazo por determini kiel sedimentaj trajtoj en la roka registro estis formitaj. Komparante hodiaŭajn similajn trajtojn kun trajtoj en la roka registro - ekzemple, komparante modernajn sablajn dunojn al dunoj konservitaj en antikvaj eolaj grejsoj - geologoj rekonstruas la estintecajn biomediojn.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search