Seksumado

Kamasutro
Kamasutro
"La unua kiso de Adamo kaj Eva", Salvador Weininger, 1891
Ilustraĵo el la Kamasutro

Seksumado, homa seksa agado, praktiko aŭ konduto estas la maniero kiel homoj spertas kaj esprimas sian seksecon. Homoj instigiĝas pri diversaj seksaj agoj, el agoj plenumitaj sole (ekzemple sinmasturbado) ĝis agoj kun alia persono (ekzemple amoro, nepenetra sekso, buŝa seksumado, ktp.)[1] en diversaj modusoj de ofteco, pro diversaj kialoj. Seksan agon kutime rezultigas seksa ekscitiĝo kaj fiziologiaj ŝanĝoj en la ekscitita persono, kelkaj el kiuj estas intensaj dum aliaj estas pli subtilaj. Seksumado ankaŭ povas inkludi konduton kaj agojn kiuj celas veki la seksan intereson de alia aŭ plibonigi la seksan vivon de alia, kiel ekzemple strategioj por trovi aŭ altiri partnerojn (amindumado kaj montriĝo), aŭ personaj interagoj inter individuoj (ekzemple, antaŭludoBDSM).

Seksumado havas sociologiajn, kognajn, emociajn, kondutismajn kaj biologiajn aspektojn; ĉi tiuj inkluzivas personan alligon, kunhavon de emocioj kaj la fiziologion de la genera sistemo, seksecan deziron, seksecan rilaton kaj seksecan konduton en ĉiuj iliaj formoj.

En kelkaj kulturoj, seksumado estas konsiderita akceptebla nur ene de geedzeco, dum antaŭgeedza kaj ekstergeedza sekseco estas tabuo. Kelkaj seksecaj agoj estas kontraŭleĝaj aŭ universale aŭ en kelkaj landoj aŭ subnaciaj jurisdikcioj, dum kelkaj estas konsideritaj kontraŭaj al la normoj de iuj socioj aŭ kulturoj. Du ekzemploj kiuj estas krimaj deliktoj en la plej multaj jurisdikcioj estas seksatenco kaj sekseca ago kun persono sub la loka aĝo de konsento.

  1. Walker, Audrey; Schlozman, Steven; Alpert, Jonathan (2021). Introduction to Psychiatry: Preclinical Foundations and Clinical Essentials. Cambridge University Press. p. 454. ISBN 978-0521279840.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search