Sekulareco

Sekulareco signifas, ke ŝtataj kaj religiaj institucioj agas kiel memstaraj subjektoj.

Por sekulareco, aŭ sekularismo, ankaŭ sekularigo (de la latina saeculum, aludanta al ĉio kio ne apartenas al religia sfero) estas indikata serio da sociaj kaj kulturaj transformiĝoj evoluantaj al socia kaj ŝtata sendependeco el la sfero kaj konceptaro de la religio por senti kaj deklari ties neneprecon. Nenepreco sen, tamen, kondamno aŭ malamikeco al religiaj institucioj. Tiusence foje oni uzas tiun terminon kvazaŭ sinonimon de Laikeco.

Sekulareco estas preskaŭ unika propraĵo de la okcidentaj landoj: se dum feŭdisma epoko la interligo inter ŝtataj instancoj kaj tiuj ekleziaj estis varie intensa, tiuj ĉi neniam atingis la nivelon de Cezaropapismo de la orienta tradicio, [1], tamen la transiro el la kuniĝo kaj miksiĝo de la du povoj al malunuiĝo kaj sendependeco de unu de la alia realiĝis, ne sen kontrastoj, per malrapida evoluo, influe precipe de Humanismo kaj Klerismo inter 1500 kaj 1700, ĝuste epokoj de humanismo kaj klerismo.

La procezo de sekularigo efektive konkludiĝis per la konkludo de la Tridekjara milito (1618-1648) ĉar en la sinsekva pactraktato de Vestfalio estis sankciita la forlaso de la religiaj konotacioj de la germanaj princoj: vere ili dekomence sekvis la Aŭgsburgan diraĵon (1555) cuius regio eius religio (de kiu la regiono, de tiu ankaŭ la religio): nome la subuloj devis sekvi la religion de la reganto), sed la principo devis kombiniĝis kun la ĉeesto de diversaj kristanaj kredoj, kaj iom post iom fariĝis ankaŭ vehiklo de malplia emfaziĝo de sia religio. El Germanio la principo etendiĝis al la tuta Eŭropo kaj fariĝis doktrino de la Franca revolucio kaj de ĝia imitantoj.

Kaj ĝi tie kaj tie fariĝis, krom laikeco, ankaŭ laikismo.

  1. Tion malhelpis, laŭ historiistoj, la luktoj por la investituroj inter papeco kaj la ŝtata povo de la sankta germana romia imperio kaj la naskiĝo de la naciaj monarkioj. Vidu, ekzemple: Marc Bloch, La Société féodale, 2 vol.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search