Sekularigo

Sekularigo, (kies signifo reenkondukas al la latina "saeculum" (= jarcento), kun la signifo de “mondumo”), estas fenomeno pere de kiu la socio – ĝenerale intencita – ne plu konservas religian sintenon kaj malproksimiĝas el skemoj, pensmanieroj kaj kutimoj de la tradicio. Tiu fenomeno investas la tutan sistemon de valoroj, ilin modifante kaj, kun ili, transfornante ankaŭ la identecojn, apartenojn precipe rilate la religion kiu fariĝas ne plu influa en la sociaj motivadoj.

La latina termino “"saecularizatio"” (eld. "sekularizàcio") antaŭe estis uzata en la kanona (katolika) juro por indiki la laŭnorman pasadon de sacerdoto apartenanta al religiula ordeno al la sekulara klerikaro, aŭ lican destinadon de ekleziaj bonaĵoj al sekularaj celoj. [1] Ekzemple, katolika universitato [2] transiranta al la ŝtata regado.

La sekularigo estas procezo tipa de la okcidenta mondo de la nuna epoko, kiu altiras pensadi kaj agadi (rilate la naturon, la destinon, la rolon de la civitanoj en la socio) laŭmaniere de esploristo kaj utiliganto, neniam kiel vidanto en ili ion religian aŭ referencantan al la transcendo.

Tamen, ne necese sekularigo estas kontraŭreligia kaj eĉ ĝi povas ŝati kaj defendi principojn kaj instituciojn devenantajn el la tradicio religia, kiel okazas ĉe sekularigitaj (Laikoj devotaj. Sociaj strukturoj kreitaj de la eklezio, kiel malsanulejoj kaj similaĵoj, eniris en la kompetentoj de la ŝtato, kutime ne pro motivoj kontraŭreligiaj.

Tiu fenomeno, kiu povas esti konsiderata kiel aspekto de la modernigo, estis instigita kaj pliigita de la deviga instruado, kiel ankaŭ de la ekspansio de la ĝenerala instruiĝo kaj de la amaskomunikiloj; krome ĝi estis favorata ankaŭ de aliaj sociaj fenomenoj kiel la urbanizado, industriiĝo kaj la movebleco de la sociaj klasoj, kaj fine ankaŭ de novaj interpretoj pri la rilatoj de religio kaj politiko, laŭ kiuj sekularigo ne ekskludas religian vizion. (Vidu verkojn de Hans Küng, Dario Antiseri).

La sekularigo povas esti identigata, en kelkaj landoj kaj kulturaj medioj, kun la koncepto de malkristanigo pro la perdo de influo de la “sakralo” en la socio. Sed ne necese ĉar, fakte, kelkaj teologioj ĝin interpretis kiel realigo kaj konkretigo de la kristanismo mem, danke al la detruo, de ĝi efektigita, de la “Templo” kaj de ties simboloj de apartigo kaj hierarkiigo.

La sekularigo estis ankaŭ taksata kiel estingilo de la ideologioj; ĝi, fakte, krizigas diversajn subjetojn, kiel la ŝtaton, aŭ la amaspartiojn, pro tio ke ĝi kontestas kontraŭ ili ilian pretendon sin meti kiel religian centron de la monda historio.

  1. Daniele Menozzi, La Chiesa cattolica e la secolarizzazione, Einaudi, Torino, 1993
  2. Estas la kazo de la Universitato Harvard.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search