Senkapigo

Hakilo kaj amboso kiuj antaŭe estis uzitaj por senkapigo en la Turo de Londono

Senkapigo estas la tuta apartigo de la kapo el la korpo. Tia vundego estas neeviteble mortiga al homoj kaj plej multaj aliaj bestoj, ĉar cerbomorto okazas ene de minutoj pro manko de cirkulado de oksigenplena sango dum ĉiuj aliaj organoj estas senigitaj de la aŭtonomaj (nevolaj) funkcioj kiuj estas necesaj por funkcio de la korpo.

La esprimo senkapigo rilatas al la ago intence senkapigi personon, aŭ kiel rimedo de murdo aŭ kiel ekzekuto; ĝi povas esti farita per hakilo, glavotranĉilo, aŭ per mekanikaj rimedoj kiel gilotino.

Malpli ofte, senkapigo ankaŭ povas rilati al la forigo de la kapo el korpo kiu jam estas morta. Ĉi tio povus esti farita por preni la kapon kiel trofeon, por publika elmontro, por igi la mortinton pli malfacile identigebla, pro krioniko, aŭ pro aliaj pli esoteraj kialoj.

Notindas ke kelkaj bestoj, insektoj (ekz. blatoj) povas travivi senkapigon kaj mortas ne pro perdo de la kapo, sed pro malsatmizero.

La naciaj punleĝoj de Sauda Arabio, Jemeno, kaj Kataro permesas senkapigon; tamen, en la praktiko, Sauda Arabio estas la ununura lando kiu daŭre senkapigas siajn leĝrompintojn regule kiel puno por mortkrimoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search