Senperforto

La aktivulo de senperforto: Mohandas Karamchand Gandhi, 1944
«Ahimsa» alidirektas ĉi tien. Por la sveda muzikgrupo, vidu la paĝon Ahimsa (muzikgrupo).

Senperforto estas koncepto forĝita de Gandhi el la sanskrita vorto ahimsa (a: sen kaj himsa: perforto), estas metodo de politika batalado kontraŭ violento teoriita de Mohandas Karamchand Gandhi dum lukto por sendependigo de Hindio el Britia koloniorego.

Hindia proverbo, kiu klarigas la filozofion de senperforto:

"La justulo devas simili je l'santal-ligno, kiu bonodorigas la hakilon per kiu ĝi estas batita."

La 2-a de oktobro, la naskiĝdatreveno de Gandhi, estas observata kiel Internacia tago de senperforto.

En sia mesaĝo okaze de la Monda Tago de Paco 2017 la katolika papo Francisko skribis : "Etiko de frateco kaj paca kunekzistado inter homoj kaj inter popoloj ne povas baziĝi sur la logiko de timo, perforto kaj fermiteco, sed ja sur tiu de respondeco, respekto kaj sincera dialogo"[1]

  1. (9-llingva : ar, de, es, fr, it, pl, pt, zh) Papo Francisko, Neperforto, stilo de politiko por paco, Mesaĝo por la Monda Tago de Paco 2017.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search