Separismo

Separistoj en Suda Sudano sukcesis en 2011 konduki al sendependeco de Sud-Sudano disde Sudano.

Separismo, separatismo aŭ naciisma apartiĝemo (kaj eĉ sendependismo) estas ideologio, kiu klopodas la disigon de unu aŭ kelkaj partoj de ŝtata ento. Laŭ PIV estus “tendenco postuli kaj atingi apartiĝon de regiono, lando kaj simile disde la regno, al kiu ĝi apartenas”.

Nepre oni ne konfuzu kun Apartismo, kio estas specifa politika sistemo apartigi homojn laŭ raso, kiel en iama Sudafriko.

Ĉiu sociaj grupiĝoj povus esti konsiderataj iamaniere formo de separismo, pro tio, ke ili nutras sin el socia identeco kiu klare aŭ malklare ekskludas tiujn kiuj ne apartenas al ĝi. La moderna Nacio-ŝtato estas ekzemplo.

Ĝenerale, la separismaj movadoj konsistas en sociaj movadoj kiu deziras aŭtonomion aŭ totala sendependecon respektive de politika institucio sub kiu estas submetita preciza grupo de homoj. La kialoj por separismo povas esti regionaj, etnaj, lingvaj, kulturaj, religiaj aŭ kombino de kelkaj el tiuj.

Separismo povas esti fikcie konsiderata minaco al Ŝtato por silentigi streĉigojn kaj internajn kaj sociajn kaj ekonomiajn problemojn, kaj tiu estus maniero krei eksteran aŭ internan nerealan malamikon, kiu plifortigu la nacian konsciencon de tiu Ŝtato. Kiel konsekvenco de tiu situacio, la Ŝtato klopodos, ke la amaskomunikiloj konstante menciu tiun separisman "problemon" por ne atentigi pri aliaj pli gravaj aferoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search