Servilo

Klient-servila modelo

En la fako de komputado, la termino servilo povas aperi precipe en du signifoj:

  • komputilo, kiu provizas klient-komputilojn per servoj;
  • programaro, kiu provizas klient-programarojn per servoj.

Striktasence, la vorto servilo estas uzata nur por servil-programaro, sed ĉar kutimiĝis, ke ofte oni uzas unu dediĉitan servilon por unu servo, la signifo ampleksiĝis kaj etendiĝis ankaŭ al la komputiloj.

La alia flanko de la afero estas la kliento, kiu konektiĝas al la servilo kaj faras petojn. Konata ekzemplo por tio estas la servoj rilataj al TTT: foliumilo (= kliento) konektiĝas al la TTT-serviloj kaj petas retpaĝojn.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search