Sestaga milito

Eble vi serĉas septagan militon.
Sestaga milito
Konflikto: Arabaj-israelaj militoj
Fotokunmetaĵo
milito
Daŭro: 5-a de junio - 10-a de junio 1967
Loko: Okcidenta Azio
Rezulto: Israela venko
Flankoj
 Israelo  Jordanio
 Egiptio
 Sirio
Komandantoj
Jicĥak Rabin
Moŝe Dajan
Ariel Ŝaron
Forto
50.000 soldatoj; 197 aviadiloj de milito Egiptio: 240.000 soldatoj
Sirio, Jordanio, Libano kaj Irako: 307.000 soldatoj
957 aviadiloj de batalo
2.504 tankoj.
Perdoj
777 mortintoj, 2.563 vunditoj, 15 militkaptitoj (oficialaj datumoj) 21.000 mortintoj, 45.000 vunditaj, 6.000 militkaptitoj, pli de 400 aviadiloj detruitaj (estimita)
vdr

La Sestaga Milito apartenas al la aro de militoj batalitaj inter Israelo kaj ĝiaj arabaj najbaroj post la kreo de la ŝtato de Israelo (1947) en la brita mandato de Palestino. Ĉi tiu milito okazis ekde la 5 ĝis la 10 de junio de 1967, promociita de la israela ministro, generalo Moŝe Dajan kaj stabestro de la israela armeo, Jicĥak Rabin, kontraŭ Egiptio, ĉefe pro du faktoroj: la movado de la egiptaj trupoj en la Sinaja Duoninsulo (kiu anticipis nova agreso kontraŭ Israelo) kaj egipta blokado de la Tirana markolo, natura enirejo de la israela haveno de Ejlato.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search