Sevilo

Sevilo
hispane Sevilla
urbo
Fotomontaĵo
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Lando Andaluzio
Ŝtato Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Andaluzio
Provinco Sevilla
Municipo Sevilo
Fondita 7-a jarcento a.K., Tartezo
Poŝtkodo 41001 - 41020, 41080
Retpaĝaro www.sevilla.org
Politiko
Urbestro Alfredo Sánchez Monteseirín
Demografio
Loĝantaro 699 145[1]
Loĝdenso 4 947,6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 23′ N, 5° 59′ U (mapo)37.383333333333-5.9833333333333Koordinatoj: 37° 23′ N, 5° 59′ U (mapo)
Alto 7 m
Areo 141,31 km² (14 131 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Sevilo (Provinco Sevilo)
Sevilo (Provinco Sevilo)
DEC
Situo de Sevilo
Sevilo (Sevilo)
Sevilo (Sevilo)
DEC
Situo de Sevilo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Seville [+]
vdr

Sevilo[2] aŭ ankaŭ Seviljo (hispane Sevilla [sebiĵa] [seˈβiʎa]) estas hispana urbo ĉe rivero Gvadalkiviro. Ĝi sidas sudokcidente en Iberia duoninsulo, kaj estas ĉefurbo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio kaj de la samnoma provinco.[3]

Sevilo estas la kvara hispana urbo laŭ loĝantaro kun 681 998 loĝantoj (2022). Ĝia historia urboparto estas la plej vasta de Hispanio kaj unu el la tri plej grandaj de tuta Eŭropo kune kun Venecio kaj Ĝenovo, kun 3,94 kvadrataj kilometroj,[4] kaj ĝia historia urboparto unu el la plej grandaj de Hispanio. Inter ĝiaj plej karakterizaj monumentoj troviĝas la katedralo (kiu inkluzivas la Giraldon), la Alkazaro, la Ĝenerala Arkivo de Indioj kaj la Ora Turo, el kiuj la unuaj tri estis deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko kiel tutaĵo en 1987.[5]

La haveno de Sevilo, situanta je 80 km de la Atlantika oceano, estas la sola marhaveno de Hispanio en interna urbo, ĉar la rivero Gvadalkiviro estas navigebla ekde la enfluejo en Sanlúcar de Barrameda ĝis la sevila ĉefurbo, kvankam la grando de la ŝipoj kiuj aliras al la urbo estas limigita per kluzo kun kareno maksimume de 8,5 m kaj la Ponto de la 5a Centjariĝo kiu limigas la aeran karenon je 42 m.

Sevilo disponas je disvolviĝinta reto de transporto per ŝoseo kaj fervojo, same kiel per internacia flughaveno. Rimarkindas la historia ĉeesto de la aeronaŭtika industrio en la urbo, samkiel la militista industrio.

Kun la memorigado de la Iberamerika Ekspozicio de 1929, la urbo spertis grandan urban disvolviĝon markite per la kreado de parkoj kaj la renovigado de konstruaĵoj celitaj por gastigi la okazaĵon, kiel la Parko María Luisa aŭ la Placo de Hispanio. La Internacia Ekspozicio de 1992 lasis kiel heredo por la urbo gravan plibonigon en la infrastrukturoj, precipe la teraj kaj areonaŭtikaj komunikadoj, inter kiuj elstaras la fervoja aliro de AVE en la trajnstacidomo Sevilla-Santa Justa. La areo kie okazis la Internacia Ekspozicio en 1992 adaptiĝis kiel sidejo de la Teknologia Parko Cartuja 93, sidejoj de la Universitato de Sevilo kaj la distra parko Isla Mágica.

En 2014 pluraj gravaj projektoj estis entreprenitaj en la urbo, kiel la Turo Cajasol, la projekto Puerto Delicias aŭ la Akvario Nova Mondo, kelkaj el ili polemikaj pro la ebla vid-impakto.[6] La Universitato de Sevilo, fondita en 1505, havas pli ol 65 000 studentojn. Ankaŭ ĝia Universitato Pablo de Olavide, havas pli ol 10 000 studentojn. Pluraj miloj da eksterlandaj studentoj enskribiĝas en la programoj Erasmus kaj kursoj de la hispana lingvo en la Universitato de Sevilo, kiu en 2006 estis unu el la dek plej vizitataj de Eŭropo kune kun aliaj ok hispanaj universitatoj.

Sevilo vekis ekde antikvaj tempoj, kaj precipe dum la epoko de la Romantikismo, la elvokon de eŭropaj artistoj, kiuj vidas en ĝi pitoreskan kaj mirindan lokon. Post la lastaj esploroj, eblis identigi entute 150 operojn kies intrigo situas en la urbo, ekzemple La Forto de la Destino, Carmen, La barbiro de Sevilo, Don GiovanniLa geedziĝo de Figaro[7].

  1. INE 2007
  2. Plena Ilustrita Vortaro
  3. Jefatura del Estado. BOE n.º 68/2007, España, eld. (20a de marto 2007). «Ley Orgánica 2/2007, de 19 de marzo, de reforma del Estatuto de Autonomía para Andalucía». Arkivita el originalo la 9an de majo 2008. Konsultita la 9an de decembro 2008.
  4. El Correo
  5. «Catedral, alcázar y Archivo de Indias de Sevilla». UNESCO. Konsultita la 20 de majo 2023.
  6. abcdesevilla.es (ed.). «El Comité Nacional Español del Consejo Internacional de Monumentos y Sitios (Icomos) recomendará a la Unesco que inscriba a los monumentos sevillanos catalogados como patrimonio de la Humanidad de Sevilla en la Lista del Patrimonio Mundial en Peligro si la ciudad decide seguir adelante con el proyecto de construcción de la torre Pelli, el rascacielos de 178 metros que Cajasol promueve en la Cartuja». Konsultita la 9an de marto 2009.
  7. Un campus, una ciudad.. Universidad de Sevilla. Arkivita el la originalo je 2014-03-25. Alirita 2015-08-27. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-03-25. Alirita 2015-08-27.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search