Sicilio

Sicilio
itale Sicilia, sicile: Sicilia
Italia regiono kun speciala statuto • kultura regiono
Palaco de la Normandoj, sidejo de la regiona sicilia asembleo.
Blazono
Oficiala nomo: Sicilia
Ŝtato Italio Italio
Duoninsulo Apenina duoninsulo
Zono Itala insularo
Parto de Italio Suda Italio
Historiaj regionoj Sicilia reĝlando, Reĝlando de la du Sicilioj
Provincoj
Kelkaj urboj
Rezervejo Naturrezervejo Zingaro
Ĉefurbo Palermo
 - mezo Palermo
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 38° 07′ 00″ N 13° 22′ 00″ O / 38.11667 °N, 13.36667 °O / 38.11667; 13.36667 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Etna
 - alteco 3 328 m s. m.
Areo 25 711,0 km² (2 571 100 ha)
Loĝantaro 4 983 478 (2019)
Denseco 193,83 loĝ./km²
Akvoj Mediteraneo, Tirena Maro, Ionia Maro
Vulkano Etna
Plantaro
regiona prezidanto Renato Schifani (en 2024)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Arkeologia areo en Agriĝento
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1997 (#21)
Numero 831
Regiono Eŭropo
Kriterioj i, ii, iii, iv
Situo enkadre de Italio
Situo enkadre de Italio
Situo enkadre de Italio
Situo de Palermo enkadre de insulo Sicilio
Situo de Palermo enkadre de insulo Sicilio
Situo de Palermo enkadre de insulo Sicilio
Vikimedia Komunejo: Sicilia
Retpaĝo: www.regione.sicila.it
Map

Sicilio (itale Sicilia, Sicìlia sicililingve[1], Səcəlia gaŭl-itale, Siçillja en arbereŝa dialekto[2], Σικελία en la greka lingvo), estas la plej granda insulo de la mediteranea maro. La Sicilia Regiono havas specialan aŭtonoman statuson kaj ĝia ĉefurbo estas Palermo. Ĝi apartenas al Italio kaj troviĝas en ties plej suda parto. Sicilio situas en la centra Mediteraneo kaj etendiĝas ekde la pinto de la Apenina duoninsulo, de kiu ĝi estas apartigita nur per la mallarĝa Mesina Markolo, direkte al la nordafrika marbordo. Ĝia plej konata elstaraĵo estas Etna, kiu, je 3 350 metroj estas la plej alta aktiva vulkano en Eŭropo kaj unu el la plej aktivaj en la mondo[3]. La insulo havas tipan mediteranean klimaton.

La plej frua arkeologia pruvo pri homa ekloĝado en la insulo originas el la frua 12 000-a jaro a.K.[4][5] Je proksimume 750 a.K., Sicilio estis la loko por kelkaj fenicaj kaj grekaj kolonioj, kaj dum la sekvaj 600 jaroj, ĝi estis la batalkampo de la grek-punikaj kaj romi-punikaj militoj, kiuj finiĝis per la romia detruo de Kartago. Post la falo de la Romia Imperio en la 5-a jarcento, Sicilio ofte havis malsamdevenajn regantojn, kaj dum la frua Mezepoko, ĝi estis regata laŭ victurno, de la vandaloj, ostrogotoj, bizancanoj, araboj kaj normandoj. Poste ĝi estis regata de la dinastio Anĵuo, de la kronlandoj Aragonio, Hispanio, kaj la Sankta Romia Imperio, kaj tiam finfine unuigita sub la Burbonoj kun Napolo, kiel la Reĝlando de la Du Sicilioj[6]. Sekvante la Ekspedicion de la ruĝĉemizuloj, Giuseppe Garibaldi gvidanto de ribelo dum la Itala Unuiĝo ĝi iĝis parto de Italio en 1860. Post la naskiĝo de la Itala Respubliko en 1946, Sicilio ricevis apartan statuson kiel aŭtonoma regiono.

Sicilio havas riĉan kaj unikan kulturon, aparte en kampoj kiel la artoj, muziko, literaturo, kuirarto kaj arkitekturo. Ĝi ankaŭ gravas pro arkeologiaj kaj prahistoriaj ejoj kiel ekzemple la Nekropolo de Pantaliko, la Valo de la Temploj kaj Selinunte.

Sicilio havas ĉirkaŭ 5,1 milionojn da loĝantoj kaj areon de 25.710 km², pro kio ĝi estas la plej ampleksa regiono de Italio kaj la 45a plej granda insulo en la mondo.

Oficiala lingvo de la insulo estas la itala, sed parto de la loĝantaro parolas la sicilian lingvon, parolatan ankaŭ en Kalabrio kaj Apulio.

  1. Ankaŭ skribite kiel Sixilia; en malnova sicilia lingvo kaj ankaŭ estas atestoj pri alia formo, Sichilia.
  2. Ankaŭ uziĝas la variantoj pli literaturaj en la albana lingvo Siçili/aSiqili/a.
  3. Etna & Aeolian Islands 2012 – Cambridge Volcanology.
  4. Maric, Vesna. (2008) Sicily. Ediz. Inglese. ISBN 9781740599696.
  5. Bain, Keith. (2006-08-07) Pauline Frommer's Italy. ISBN 9780471778608.
  6. Pasquale Hamel – L' invenzione del regno. Dalla conquista normanna alla fondazione del Regnum Siciliae (1061–1154)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search