Silo

Silo
Geografia regiono (altebenaĵo)
montara sistemo [+]

LandoItalio

Supermara alteco1 928 m s.l.m. [+]
- koordinatoj39° 22′ 0″ N, 16° 30′ 0″ O (mapo)39.36666716.5Koordinatoj: 39° 22′ 0″ N, 16° 30′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoMonte Botte Donato [+]
Akvokolektejo1 700 km² (170 000 ha) [+]
Areo1 700 km² (170 000 ha) [+]


Silo (Italio)
Silo (Italio)
DEC

Map
Silo
Vikimedia Komunejo:  Sila [+]
vdr
La "Sila Grande" vintre (2021)
La "Sila Grande" vintre (2021)

Silo, (itale Sila) estas vasta altebenaĵo (teknike oni parolas pri "akrokoro", aro de altebenaĵoj kaj montopintoj), kiu troviĝas en Suda Italio, kaj estas parto de itala montoĉeno Apeninoj, situanta en la nord-centra parto de regiono Kalabrio (en la kalabria parto de la itala montoĉeno Apeninoj), kiu ampleksas 150.000 hektarojn el la provincoj Kosenco, Krotono kaj Katanzaro, dividita de nordo al sudo en Sila Greca, Sila Grande kaj Sila Piccola (Silo Greka, Granda kaj Malgranda), kaj karakteriziĝas per la ĉeesto de diversaj montopintoj, altebenaĵoj, densaj, arbaraj areoj kaj artefaritaj altaj lagoj.

La Sila Nacia Parko, kreita en 2002, inkluzivas la teritoriojn kiuj iam konsistigis la "malnovan" nacia parko de Kalabrio (de 1968), protektante la medion en areojn por sume 73 695 hektaroj.

Konata pro ĝiaj arbaroj kaj arbaregoj de miksaj pingloarboj kaj folioarboj, ĝiaj altebenaĵoj, ĝiaj rondetaj pintoj, ĝiaj lagoj, ĝiaj grandaj neĝadoj, la stabila ĉeesto de lupoj, la sezonaj boleto-fungoj, en medio, kiu kelkfoje memorigas tiun nordian - Skandinavan; de la plej altaj pintoj, (depende de ilia pozicio en la altebenaĵo), eblas vidi en klaraj tagoj la Aspromonto sude kaj la Polina Masivo norde, la Tirena Maro okcidente, la Ionia Maro oriente, la ebenaĵo de Sibari norde, la Ebenaĵo deSant'Eufemia kaj tiu de Gioia Tauro, la insulo Sicilio, la vulkano Etna kaj la Eolaj insuloj sude.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search