Silvio Berlusconi

Silvio Berlusconi
Persona informo
Silvio Berlusconi
Naskiĝo la  29-an de septembro 1936(nun 1936-09-29)
en Milano, Italio
Morto 12-an de junio 2023 (2023-06-12)
en Milano
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Chronic myelomonocytic leukemia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj italaanglafranca vd
Loĝloko Palazzo Grazioli • Villa San Martino vd
Ŝtataneco Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Milano - jurisprudenco (–1961) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio
  1. Forza Italia
  2. Polo del Buon Governo
  3. Polo delle Libertà
  4. Casa delle Libertà
  5. La Popolo de la Libereco
Subskribo Silvio Berlusconi
Familio
Patro Luigi Berlusconi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Rosa Bossi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Maria Antonietta Berlusconi (en) Traduki kaj Paolo Berlusconi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Veronica Lario
Amkunulo Francesca Pascale (en) Traduki (2012–2020)
Marta Fascina (en) Traduki (2020–2023) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Marina Berlusconi kaj Pier Silvio Berlusconi
Profesio
Okupo Entreprenisto kaj politikisto
Laborkampo Politiko, media policy (en) Traduki, amaskomunikilo kaj negoco Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en StrasburgoBruseloRomo vd
En TTT Oficiala retejo vd
Ĉefministro de Italio
Dum la 10-a de majo 1994 – la 17-a de januaro 1995
Antaŭulo Carlo Azeglio Ciampi
Sekvanto Lamberto Dini
Ĉefministro de Italio
Dum la 11-a de junio 2001 – la 23-a de aprilo 2005
Antaŭulo Giuliano Amato
Sekvanto Silvio Berlusconi
Ĉefministro de Italio
Dum la 23-a de aprilo 2005 – la 17-a de majo 2006
Antaŭulo Silvio Berlusconi
Sekvanto Romano Prodi
Ĉefministro de Italio
Dum la 8-a de majo 2008 – la 12-a de novembro 2011
Antaŭulo Romano Prodi
Sekvanto Mario Monti
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Silvio BERLUSCONI [SILvjo berluSKOni] (naskiĝis la 29-an de septembro 1936 en Milano, mortis la 12-an de junio 2023 samloke) estis itala miliardulo, entreprenisto kaj politikisto. Li estis kvarfoje ĉefministro de Italio inter 1994 kaj 2011. Li estis posedanto de pluraj italaj amaskomunikiloj. Li fondis la italan partion Forza Italia kaj estis ĝia estro; laŭ lia propono estis fondita nova centra-dekstra partio Popolo della Libertà en 2009, kies unua estro li estis.

Berlusconi famiĝis origine kiel industriisto en pluraj fakoj. Li estas nuntempe la plej riĉa homo en Italio. Nur en la komenco de la 1990-aj jaroj li eniris politikan karieron, fondante la centran-dekstran partion Forza Italia. Li prezentis sin kiel homon ne tuŝitan de la multaj skandaloj pri korupteco, kiuj afektis la kredindecon de la itala politikistaro en la antaŭaj jaroj. Li estis elektita kiel ĉef-ministro en 1994, sed la registara koalicio disfalis antaŭ la fino de lia oficperiodo kaj li devis rezigni. La disfalon kaŭzis la eliro de la norditala sendependisma partio Norda Ligo, estrita de Umberto Bossi, el la registara koalicio. En 2001 li estis elektita denove kiel ĉefministro, kaj plenumis tiun rolon ĝis la 2-a de majo 2006 malgraŭ tio, ke li estis plurfoje akuzita kaj procesita pro korupteco. Anstataŭigite de Romano Prodi kiel ĉefministro, li kontestis la balotajn rezultojn.

La 29-an de marto 2009, Silvio Berlusconi oficiale iĝis estro de La Popolo de la Libereco, centrdekstra partia federacio. Li lastfoje demisiis la 12-an de novembro 2011, pro la graviĝanta financa kaj ekonomia krizo en Italio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search