Simon Wiesenthal

Simon Wiesenthal
Simon WIESENTHAL
Simon WIESENTHAL
Persona informo
Naskiĝo 31-a de decembro 1908
en Buĉaĉ, Ukrainio, Galicio
Morto 20-a de septembro 2005
en Vieno, Aŭstrio
Tombo Old Cemetery of Herzliya (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germanajido
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario
Dua Pola Respubliko
Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Cyla Wiesenthal Redakti la valoron en Wikidata
Infano 1
Okupo
Okupo naziĉasisto
arkitekto
aŭtobiografo
akvokato Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://www.wiesenthal.com/
vdr

Simon WIESENTHAL [ZImon VIZ'ntal] (naskiĝis la 31-an de decembro 1908 sub la nomo Szymon Wiesenthal en Buczacz, nuntempe Buĉaĉ (Бучач), Ukrainio, tiam en Aŭstrio-Hungario, mortis la 20-an de septembro 2005 en Vieno, Aŭstrio) estis travivinto de la naziaj koncentrejoj dum la Dua mondmilito kaj iĝis la plej konata postmilita ĉasisto de la naziaj militokrimuloj.

Li mem konsideris sin kiel serĉanton, kies tasko konsistis el legado kaj skribado de notoj: la nombron de la 1100 kondamnitaj militokrimuloj li komparis kun la nombro de la kondamnendaj, pri kiuj li okupiĝis dum kvindek laborjaroj. Li rigardis sian laboron nelaste kiel "plenumadon testamentan" por juna judino, kiu, en la koncentrejo, skribis en sia taglibro, ĵus antaŭ sia forpereo: "Ne forgesu nin, kaj ne forgesu niajn murdistojn!"


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search