Sindikato

Sidejo de Confederación Nacional del Trabajo en Barcelono.

Sindikato estas asocio, kiu batalas por la individuaj kaj komunaj interesoj – ekzemple pri pago, labordaŭro kaj feritagoj – de la anoj – kutime laboristoj kaj dungitoj.

Depende de landaj regularoj la aniĝo al sindikato povas esti libervola aŭ deviga, en Brazilo, ekzemple, la aniĝo al sindikato estas libera, sed la pago de kotizoj deviĝas eĉ al neanoj. Liberaj sindikatoj estas sindikatoj, kiun oni povas en ĉiumomento aniĝi aŭ malaniĝi. Je la kondiĉoj de libera merkato, la rilato inter dunganto kaj dungito estas laŭnature malsimetria:

  • Se dungito ĉesas disponigi sian laborforton por la dunganto, tio ja estas problemo por la dunganto, sed tiu ĉi manko povas plej ofte esti kompensata per aliaj (novaj) dungitoj. Krome tiaj mankoj estas ne maloftegaj, ekzemple okazas pro malsanoferiado de dungitoj.
  • Se dunganto ĉesigas sian rilaton al dungito, tiu kutime perdas sian ununuran monfonton. Tial tia evento estas kutime katastrofo por la dungito, kiu tamen povas esti plimildigita de sociala ŝtato.

Kaŭzo de la malsimetrio estas, ke ĉiu dunganto havas plurajn dungitojn, ĉiu dungito tamen plej ofte nur unu dunganton. Estas do unuflanka monopolo de la dunganto.

Por ekvilibrigi tiun ĉi malsimetrion bonas sindikatoj, ĉar ili formas monopolon ankaŭ flanke de la dungitaro, tial ke kontraŭas nun du monopoloj, unu flanke de la dunganto kaj unu flanke de la dungitoj. En la teoria ekonomiko, pli bonus anstataŭ monopoloj je ambaŭ flankoj konkurencoj je ambaŭ flankoj. Tiam tamen por ekvilibrigi la dungitoj devus havi plurajn dungantojn kaj ekzemple je ĉiu horo semajne labori en alia entrepreno. Tio tamen estas nur teoria solvo, ĉar en praktiko verŝajne necesus ŝanĝi laborlokon kaj taskojn.

Sidejo de CGT en Bonaero, strato Azopardo.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search