Sinonimo

Sinonimo (de Helena synonymos: syn "kun" + onyma "nomo" = adjektivo de "kuna/paralela nomo") aŭ samsencaĵo estas vorto, kiu esence samsignifas kun aliforma vorto. Oni distingas inter tiuj sinonimoj, kiuj tute samsignifas, ekzemple nigra - malblanka, plaĝo - strando, Nipono - Japanujo - Japanio; kaj tiuj kiuj preskaŭ samsignifas, sed iomete nuancas unu de la alia, ekzemple senhara (ie ajn) kaj kalva (nur pri kapa senhareco). Kelkakaze necertas ĉu temas pri sinonimeco aŭ ne: kaj Afriko kaj Eŭropo estas mondpartoj, sed nur Afriko estas kontinento (Eŭropo kontinentas kun Azio kiel Eŭrazio) - kio do estas la rilato inter la du terminoj, kiuj ofte konfuziĝas babile? Ekzakta, ĉio-ampleksa difino de sinonimeco ĝis nun ne ekzistas. Kelkaj sinonimoj ne uzeblas en ĉiuj kuntekstoj: Ĥinujo, zamenhofa sinonimo de Ĉinio, Ĉinujo, nur uzeblas en konscience arkaikecaj tekstoj (kaj moderna konstruo *Ĥinio estus en si mem absurda). Multaj pli-malpli ĉiutagaj vortoj havas poezian aŭ solenan sinonimon, ekzemple nupto por ordinarlingva geedziĝo. Ankaŭ ekzistas specialaj ĵargonaj sinonimoj; dum ordinarulo parolas pri kapdoloro, kuracisto eble dirus "cefalalgio". Laste menciindas eŭfemismaj sinonimoj kiel amoro por seksumado.

Lingvoj kun longa (literatura) historio aŭ disvastigitaj tra grandaj areoj (kiel la Angla aŭ la Hispana) ĝenerale havas multe da dialektoj, variaĵoj, kaj do ankaŭ buntan vortprovizon kun multaj sinonimoj. Tio donas al tiaj lingvoj riĉan esprimpovon, kun kapablo interdistingi fajnajn nuancojn. Ekzemple la Angla lingvo havas du vortojn por "profunda", deep kaj profound, uzataj en malsamaj cirkonstancoj. Aliflanke, sinonimoriĉaj lingvoj ja ankaŭ pli malfacile lerneblas por alilingvanoj. Tiun lastan argumenton ofte uzis kontraŭuloj de troaj neologismoj en Esperanto, substrekante ke vortoj kiel "olda" por "maljuna" estas komplika nenecesaĵo en internacia lingvo, dum aliaj emfazas la utilon havi alternativajn vortojn en literaturo k.s., interalie pro tio, ke "bazaj" vortoj de Esperanto ofte enhavas sufiĉe multajn silabojn.

Multaj sinonimoj envenis la lingvon pro tio, ke Eŭrop-lingvanoj senkonscie utiligis nacilingvan vorton, pensante ĝin "internacia": "Hm, se eblas diri desinfekti, tiam oni ankaŭ povas diri desaponti..." Tiu proceso nuntempe kontinuas je retejoj kiel Ĝangalo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search