Skopjo

Skopjo
makedone Скопје, Skopje, serbe Скопље, Skoplje, albane Shkupi, turke Üsküp
urbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Skopje / Скопје
Lando Nord-Makedonio Nord-Makedonio
Regiono Granda Skopjo
Historiaj regionoj
Montaro Jakupica
Rivero Vardar
Situo Skopjo
 - alteco 240 m s. m.
 - koordinatoj 41° 59′ 48″ N 21° 25′ 57″ O / 41.99667 °N, 21.43250 °O / 41.99667; 21.43250 (mapo)
Areo 1 818,0 km² (181 800 ha)
Loĝantaro 668 518 (2006)
Denseco 367,72 loĝ./km²
Urbestro Danela Arsovska

(ekde 31-a de oktobro 2021)

Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 1000
Telefona antaŭkodo +389 02
Aŭtokodoj SK
Situo enkadre de Makedonio
Situo enkadre de Makedonio
Situo enkadre de Makedonio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Skopje
Retpaĝo: www.skopje.gov.mk
Map
Vido al Skopjo
Preĝejo en Skopjo
Kurŝumli An
Moskeo de paŝao Mustafa
Malnova ŝtona ponto super la riveron Vardar

Skopjo[1] (makedone Skopje, Скопје) estas ĉefurbo de Nord-Makedonio. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 500 000 loĝantojn, almenaŭ la kvaronon de la landa loĝantaro: Laŭ la censo de septembro 2021 loĝis en la urba areo, nomata Granda Skopjo, entute 526 502 homoj.[2], Ĝi estas ekonomia, industria, universitata, sporta kaj kultura centro de la lando.

Forta tertremo detruis la urbon en 1963. Post la tertremo oni konstruis la urbon kiel modernan centron kun vastaj stratoj kaj modernaj konstruaĵoj. En la centro de la urbo restis duondetruita "malnova fervoja stacidomo" sur kies muro pendas horloĝo, kiu montras "haltintan" tempon de la tertremo.

Malnova parto de urbo estas bone konservita kaj oni povas rigardi preskaŭ antaŭ jarcentan vivon en malvastaj stratetoj. Granda bazaro, situanta tie, nomiĝas Bitpazar.

La flughaveno Skopjo nomiĝas Aleksandro la Granda.

  1. Skopjo, artikolo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 2020, reta versio (esperante)
  2. en ŝtata broŝuro pri la censo de septembro 2021 (jen angle)

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search