Slava lingvaro

Slava lingvaro
Mapo
Bazaj informoj
Parolata en orienta, suda, kaj norda eŭropo.
Klasifiko
Lingvistika
klasifiko
Hindeŭropa
 Baltslava
  Slava
Pralingvo Praslava lingvo
Pliaj trajtoj
Skribo Cirila alfabeto, Latina alfabeto, Glagolita alfabeto
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 sla
vdr

La slava lingvaro estas sublingvaro de la hindeŭropa lingvaro. Ĝi dividiĝas je la orienta (rusa, ukraina, belorusa lingvoj), la okcidenta (pola, ĉeĥa, slovaka, kaŝuba, soraba lingvoj) kaj la suda (slovena, serbokroata, makedona, bulgara lingvoj) subgrupoj. La tri plej multnombraj popoloj de la grupo estas rusoj, ukrainoj kaj poloj. Entute en 1992 ekzistis 293,5 milionoj da parolantoj de slavaj lingvoj, inter ili en la Rusia Federacio loĝis 125,5 milionoj.

Slavaj lingvoj havas ĝis nun bone rimarkeblan parencecon kaj leksikan kaj gramatikan. La eklezia slava lingvo estas la plej malnova skribita slava lingvo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search