Socia scienco

Sociaj sciencoj estas sciencoj, kiuj studas la homajn aspektojn de la mondo, kiuj ne estas studataj de la naturaj sciencoj. Ili temas pri materiaj kaj spiritaj manifestaĵoj de socioj, distingiĝante de artoj per siaj sciencaj metodoj. La klasifiko de tiuj sciencoj estas duba, ne ekzistas komuna vidpunkto pri la temo.

Depende de la kriterio por sistemigo, oni povas konsideri iun sciencon kiel apartan sferon de la scio aŭ kiel branĉon de la alia. Sed, ĝenerale, estas rigardataj kiel sociaj sciencoj la sociologio, la antropologio, la socia psikologio, la ekonomiko kaj la politika scienco. Eble ankaŭ lingvistiko estas socia scienco, ĉar ĝi studas lingvon, kiu estas ilo de la homo en socia medio, sed ĝiaj metodoj apartigas ĝin de aliaj; tial oni uzas la esprimon lingvoscienco por distingi lingvistikon de aliaj sciencoj, kiuj studas uzon de lingvo en socia medio.

La homo kaj liaj socia medio kaj agado kiel objektoj de scienco estas nova ideo. Antaŭe, tiu studo apartenis al filozofio. La sociaj sciencoj aperis post la formalaj sciencoj, kiel matematiko, kaj natursciencoj, kiel fiziko. Pro tio, sociaj scientoj devis formiĝi laŭ la modelo de tiuj sciencoj, minimume en la unuaj tempoj, en la mezo de 19-a jarcento, sub forta influo de pozitivismo kaj empirismo. Tiel, en la komenco, tiuj sciencoj serĉis hipotezajn kaj deduktivajn modelojn. Poste, dum la 20-a jarcento, ili disvolviĝis laŭ propraj vojoj kaj metodologio.

La sociaj sciencoj ne estas paradigmaj laŭ la senco de Thomas Kuhn. Ĉiam estas pli ol unu valida teorio por klarigi la saman fakton. La teorioj en sociaj sciencoj ĉiam malbone funkcias, ĉar la sociaj fenomenoj estas tre malsimplaj. Do la teorioj de sociaj sciencoj estas ĉiam aproksimemaj, neniam ekzaktaj. Michel Foucault diris ke en sociaj sciencoj oni ne povas paroli pri "paradigmoj" sed pri "epistemologiaj regnoj".


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search