Socio

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri sociologia koncepto. Por informoj pri biologia koncepto, vidu la artikolon bonsociemo.
Socio
koncepto
grupo de homoj
vdr
Pulbazaro El Rastro, en Madrido, tipa aktivado de socio, tiukaze urba socio.
La unuaj eŭropanoj kun Kolumbo trafas la amerikanojn: alfrontado de du kulturoj aŭ tipoj de socioj.
Vilaĝa Festo. Bildo de Sandrin ou Verd Galant, verko de la fino de la 16a jarcento (eldono de 1609): sociaj interrilatoj

Socio laŭ NPIV estas "reto de dependecoj kaj reciprokaj kondiĉoj inter homoj loĝantaj sur iu teritorio kaj iliaj interrilatoj…". Ĉi tiu difino estas simila al tiu de Karl Marx. En malpli strikta senco la vorto estas uzata por tuto da homoj tiel kunloĝantaj. Grava karaktero de la homa socio estas ĝia organiziĝo laŭ teritoria (landoj, urboj), etno-kultura (etno, religio, lingvo, raso) aŭ socio-ekonomika (socia grupo, ekonomiko) vidpunktoj. El tiuj faktoroj tamen nur la loka (teritoria) kunvivado kreas sociojn, ĉar nur ĝi devigas homojn interrilati transe de komunaj interesoj. Do ekzemple la Interreto ja eble havas sian kulturon, sed ne difinas socion.

Homa socio estas grupo de homoj implikitaj en persista interpersona rilatado, aŭ granda socia grupiĝo dividanta la saman geografian aŭ socian teritorion, tipe kondiĉigitan de la sama politika aŭtoritato kaj dominaj kulturaj atendoj. Homaj socioj estas karakterizitaj per padronoj de rilatoj (sociaj rilatoj) inter individuoj kiuj dividas karakterizan kulturon kaj instituciojn; antaŭfiksita socio povas esti priskribita kiel la finsumo de tiaj rilatoj inter ties konsistigaj membroj. En la soci-sciencoj, pli granda socio ofte elmontras tavoliĝondominecajn padronojn en subgrupoj.

Tiom kiom ĝi estas kunlabora, socio povas rajtigi siajn membrojn utili en maniero kiel ne alimaniere estus ebla sur individua bazo; kaj individuaj kaj sociaj (komunaj) avantaĝoj povas tiel esti distingitaj, aŭ en multaj kazoj trovitaj koincidaj.

Socio ankaŭ povas konsisti el similmensaj homoj regitaj memstare per propraj normoj kaj valoroj ene de domina, pli granda socio. Tio foje estas prisignita kiel subkulturo, esprimo uzita grandskale ene de kriminologio.

Pli larĝe, kaj precipe ene de strukturisma pensaro, socio povas esti ilustrita kiel ekonomia, socia, industriakultura infrastrukturo, formita de, kvankam aparta de, multfaceta kolekto de individuoj. En tiu konsidero socio povas signifi la objektivajn rilatojn kiuj homoj havas kun la materia mondo kaj kun aliaj homoj, prefere ol "aliaj homoj" preter la individuo kaj sia konata socia medio.

Membroj de socio povas esti de malsamaj etnoj. Socio povas esti partikulara etno, kiel ekzemple la saksoj; nacio-ŝtato, kiel ekzemple Butano; aŭ pli larĝa kultura grupo, kiel ekzemple okcidenta socio. La vorto socio ankaŭ povas rilati al fakorganizita asocio de homoj por religiaj, bonintencaj, kulturaj, sciencaj, politikaj, patriotaj, aŭ aliaj celoj. "Socio" eĉ povas, kvankam pli per metaforo, rilati al socia organiziĝo kiel ekzemple formiko-kolonio aŭ ĉiu kooperativo, ekzemple, en kelkaj formuliĝoj de artefarita intelekto.

Socio en vasta senco estas iu ajn el la historie fariĝintaj formoj de la moderna agado de homoj, kunvivantaj pro komunaj interesoj kaj havantaj komunajn kutimojn kaj komunajn leĝojn. En alia, pli malvasta senco ĝi estas historia konkreta tipo de socia sistemo, difinita formo de sociaj rilatoj (ekz. feŭda socio, kapitalisma socio, ktp.).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search